Xiomara Castro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo uzas la nomajn kutimojn de Honduro. La patra familia nomo estas Castro kaj la edza familia nomo estas Zelaya.
Xiomara Castro
Xiomara Castro

Naskiĝo la 30-an de septembro 1959
en Flago de Honduro departemento Santa Bárbara, Honduro
Politika partio Liberdad y Refundación ("libereco kaj refondiĝo")
v  d  r
Information icon.svg

Iris Xiomara Castro de Zelaya aŭ simple Xiomara Castro (naskiĝis la 30-an de septembro 1959, do nun 54-jara) estas hondura politikisto kaj edzino de la iama perforte eksigita prezidento Manuel Zelaya. Ŝi kandidatis en la hondura prezidanta baloto de novembro 2013, reprezentante la maldekstran politikan partion Liberdad y Refundación ("libereco kaj refondiĝo"). La edzino de la detronigita iama prezidento de Honduro estis ĉefo de la movado rezistanta kontraŭ la nacia puĉo de 2009, kiu antaŭtempe elpelis sian edzon el la potenco. La 24-an de novembro 2013 oficiale proklamiĝis balota venkinto kaj estonta prezidento Juan Orlando Hernández: Xiomara Castro ricevis la duan plej grandan nombron de voĉdonoj kaj ne akceptis la rezulton.