Yacimientos Petrolíferos Fiscales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el YPF)
Yacimientos Petrolíferos Fiscales
negoco • entrepreno • publika kompanio • ĉeno de benzinejoj vd
Dum 3-a de junio 1922 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Hipólito Yrigoyen vd
Sidejo Bonaero
Lando Argentino
Agokampo brulaĵo
ISIN-kodo US9842451000
TTT Oficiala retejo
vdr
Antikva logoo de YPF.
Moderna Turo YPF en Puerto Madero, Bonaero.
Benzinejo de YPF en Bonaero en 1951.

YPF [iPOfo] en Esperanto kaj [ipeFE] en la hispana[1] (akronimo de Yacimientos Petrolíferos Fiscales, nome Fiskaj Naftokuŝejoj) estas entrepreno argentina[2] dediĉita al la esplorado, ekspluatado, rafinado, distribuado kaj vendado de petrolo, nafto kaj ties produktoj derivitaj kiaj benzino, dizeloleo ktp. Temas pri la plej granda entrepreno de Argentino kaj la tria naftentrepreno plej granda de Sudameriko, kiu dungas rekte aŭ nerekte pli ol 46.000 personojn en la tuta lando. Ĝi estis fondita kiel ŝtata entrepreno en 1922, dum la prezidenteco de Hipólito Yrigoyen, kaj ĝi iĝis la unua granda naftentrepreno vertikale integrita de la mondo.[3] Ties ideologo kaj unua direktoro estis la kolonelo Enrique Mosconi. En 1992 ĝi estis pŝtatigita, dum la prezidenteco de Carlos Saúl Menem. En 1999 ĝi estis akirita de la hispana Repsol, kiu prenis kontrolon de 97,81% de YPF post partopreno en la publika propono por akiro (OPA) de la argentina entrepreno[4] per kvanto de ĉirkaŭ 15.000 milionoj de dolaroj.[5] En 2012, la prezidentino Cristina Fernández de Kirchner anoncis la sendon al la CKngreso de projekto por ekspropriigi la 51% de la akcia kapitalo de YPF. Tiu projekto estis konvertita en leĝos la 3-a de majo tiujare, kaj la argentina ŝtato prenis kontrolon super la entrepreno.[6][7][8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.novanacional.com/nota.asp?n=2012_5_6&id=28899&id_tiponota=4 Arkivigite je 2012-05-17 per la retarkivo Wayback Machine Nuestras dificultades para identificar a YPF y su propio derrotero, alirita la 6a de januaro de 2013, 6a de majo de 2012, Nova Nacional.
  2. http://www.diariodecuyo.com.ar/home/new_noticia.php?noticia_id=509821 Los planes del Gobierno sobre el futuro de YPF, alirita la 6an de januaro de 2013, 21a de marto de 2012, Diario de Cuyo.
  3. http://www.expansion.com/2012/04/13/empresas/energia/1334350727.html Repsol necesita que Kirchner valore YPF en 8.200 millones para evitar minusvalías, alirita la 6an de januaro de 2013, 13a de aprilo de 2012, Expansión.
  4. http://elpais.com/diario/1999/06/24/economia/930175203_850215.html Repsol logra el control de YPF al aceptar la OPA el 62% del capital, alirita la 6an de januaro de 2013, 24a de junio de 1999, Diario El País.
  5. http://es.reuters.com/article/businessNews/idESMAE83F0Ĝ20120416 Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Argentina quiere recuperar control de petrolera YPF, alirita la 6an de januaro de 2013, 16a de aprilo de 2012, Agencia Reuters.
  6. http://www.diariodecuyo.com.ar/home/new_noticia.php?noticia_id=516967 YPF ya es del Estado, alirita la 5an de januaro de 2013, 3a de majo de 2012, Diario de Cuyo.
  7. http://www.perfil.com/contenidos/2012/05/03/noticia_0031.html Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Exprópiese: el Congreso aprobó la ley sobre las acciones de Repsol en YPF, alirita la 6an de januaro de 2013, 3a de majo de 2012, Diario Perfil.
  8. http://www.infobae.com/notas/645768-La-expropiacion-de-Repsol-YPF-es-ley.html Arkivigite je 2012-10-25 per la retarkivo Wayback Machine La expropiación de Repsol-YPF se convirtió en ley, alirita la 6an de januaro de 2013, 3a de majo de 2012, Diario InfoBAE.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]