Ya d'ar brezhoneg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ya d’ar brezhoneg)

Ya d’ar brezhoneg (bretonlingve Jes al la bretona lingvo) estas kampanjo kondukata de Organizo pri la bretona lingvo por promocii kaj disvastigi la uzon de la bretona lingvo en la ĉiutaga vivo de la loĝantoj de historia Bretonio.

Estas du marksistemoj nomataj « ĉarto » aŭ « interkonsento » : unu por la profesiuloj kaj asocioj, la alia por la komunumoj. Ĉiu ĉarto aŭ interkonsento havas legitimnivelojn, respondantajn al kreskanta nombro de plenumotaj celoj, iuj devigaj, aliaj elekteblaj el listo de proponitaj agoj.


Ĉarto « Ya d’ar brezhoneg » por la komunumoj[redakti | redakti fonton]

Tiu versio de la ĉarto — por la teritoriaj komunumoj kiaj la urboj aŭ la interkomunumoj — celas promocii la uzon de la bretona lingvo en la ĉiutaga vivo de la loĝantoj. Temas pri kontrakto pri penumotaj celoj, elekteblaj el isto de kvardek proponitaj agoj, inter la Organizo pri la bretona lingvo kaj la subskribinta komunumo por unujara ĝis trijara tempodaŭro depende de la kontraktklaŭzoj[1].

La ĉarto por la komunumoj estis lanĉita en Pontivy, la 22-an de decembro 2004, de dek komunumoj pretaj plenumi almenaŭ kvin agojn elekteblajn el la komence proponitaj dudek ok .

En januaro 2012, 147 komunumoj kaj 10 interkomunumoj estis subskribintaj la ĉarton « Ya d’ar brezhoneg »[2].

Proponitaj agoj[redakti | redakti fonton]

La proponitaj agoj estis komence nur dudek ok; sed poste, dek du aliaj agoj estis aldonitaj, tiel estas nun kvardek agoj[1] :

  1. starigo de dulingvaj tabuloj ĉe la enirejoj kaj elirejoj de la komunumoj kun samaj litertipo kaj grandeco ;
  2. dulingvaj invitiloj por la kulturaj eventoj organizataj de la urbodomo ;
  3. dulingva urba respondilo ;
  4. almeto de dulingvaj stratplatoj sur ĉiuj vojoj ;
  5. uzo de dulingva urba simbolo ;
  6. promocio fare de la urbestraro de la ĉarto por la profesiaj sektoroj kaj asocioj al la entreprenoj, komercoj kaj asocioj de la komunumo ;
  7. dulingvaj formularoj por la plej oftaj aktoj (geedziĝo, naskiĝo, morto, ktp. ;
  8. teni la agon laŭ la tempo helpe de Organizo pri la bretona lingvo, kiu kontrolos tion ;
  9. dulingva signalado sur kaj en la urbodomo ;
  10. dulingva signalado sur la aliaj konstruaĵoj apartenantaj al la komunumo ;
  11. starigo de dulingvaj vojsignalaj tabuloj ;
  12. enketo fare de la urbestaro pri la peto por dulingva instruado al la gepatroj de la komunumaj lernejanoj ;
  13. mona kaj teknika helpo al la kreo aŭ al la disvastigo de la dulingva instruado en la komunumo ;
  14. dulingva urba retpaĝejo ;
  15. dulingvaj vizitkartoj por la volaj elektitoj ;
  16. dulingva leterpapero ;
  17. dulingva frontartikolo de urbestrara gazeto ;
  18. dulingvaj invitiloj por la nekulturaj eventoj organizataj de la urbestraro ;
  19. dulingva priskriba teksto pri la komunuma heredaĵo ;
  20. partoprenode la komunumo en la kampanjo de la Organizo pri la bretona lingvo por la promocio de la kurso pri la bretona lingvo por plenkreskuloj ;
  21. dulingva skribo sur la komunumaj aparatoj kaj veturiloj ;
  22. oferti eblecon organizi dulingvan geedziĝan ceremonion kaj informi la publikon pri tio ;
  23. efektivigi per Organizo pri la bretona lingvo toponimian esploron de la komunumo por starigi signaladon respektan al la lingva heredaĵo de la komunumo ;
  24. enketo pri la scio de la bretona lingvo de la urbodomo ;
  25. financado de profesia edukado por la lernado aŭ perfektigo pri la bretona lingvo por la vola komunuma dungitaro ;
  26. ebla kaj klare signalita akcepto en la bretona lingvo en la komunumaj servoj ;
  27. financa helpo al la komercoj, kiuj praktikas veran dulingvecon ;
  28. sistemigo de dulingva signalado ;
  29. kreado de havaĵo de bretonlinvaj verkoj en la komunuma biblioteko, regule renovigita per novaj eldonoj ;
  30. almeto de dulingvaj stratplatoj okaze de vojrenovigoj aŭ vojkreoj ;
  31. financa aŭ teknika helpo por la kreado de infanĝardeno en la bretona lingvo en la komunumo aŭ interkomunumo ;
  32. financa aŭ teknika helpo por la inicado al la bretona lingvo en la lernejoj de la komunumo ;
  33. financa aŭ teknika helpo por la kreado de libertempa centro en la bretona lingvo ;
  34. konsidero al la lingvaj kompetentecoj okaze de dungado ;
  35. dulingva enkonduko al la oficialaj paroladoj ;
  36. kontraktado kun la najbaraj komunumoj por la akceptado de infanoj en la dulingvaj klasoj ;
  37. jara enprogramigo de bretonlingvaj spektakloj en la komunuma kultura centro ;
  38. dulingvaj elektronikaj informtabuloj ;
  39. enmeto en la popolcensado la nombradon de la bretonlingvanoj por taksi laŭtempe la lingvan politikon de la komunumo ;
  40. enmeti kaj klare vidigi la dulingvecon en la klaŭzaro de la novaj projektoj de la komunumo.

Niveloj de la ĉarto[redakti | redakti fonton]

La ĉarto dividiĝas laŭ legitimniveloj, ĉiu konsistas al kreska nombro de atingotajn celojn, el kiuj iuj celoj estas devigaj. Se la komunumo atingas la celojn, tiam ĝi estas legitimita « Ya d’ar brezhoneg » 01, 02, 03 aŭ 04 kaj povas aliri al la sekvanta nivelo ; male, ĝi povas decidi rekomenci la legitimadon, subskribante novan celkontrakton kun nova prokrasto[1].

  • Nivelo 1 :
  • : La unua legitimnivelo devigas la komunumon plenumi almenaŭ kvin celojn inter la proponitaj agoj. La ago, kun numero 1 estas deviga, sed la kvar aliaj estas elekteblaj de la komunumo.
  • Nivelo 2 :
  • : La dua legitimnivelo devigas la komunumon plenumi almenaŭ dek celojn inter la promponitaj agoj. La agoj 1 ĝis 3 estas devigaj, sed la sep aliaj estas libere elekteblaj de la komunumo.
  • Nivelo 3 :
  • : La tria legitimnivelo devigas la komunumon plenumi almenaŭ dek kvin celojn inter la promponitaj agoj. La agoj 1 ĝis 8 estas devigaj, sed la sep aliaj estas libere elekteblaj de la komunumo.
  • Nivelo 4 :
  • : La kvara legitimnivelo devigas la komunumon plenumi almenaŭ tridek celojn inter la promponitaj agoj. La agoj 1 ĝis 13 kaj 29 ĝis 35 estas devigaj, sed la dek aliaj estas libere elekteblaj de la komunumo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]