Yakult

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yakult en Brazilo

Yakult (ヤクルト [jakuruto]), plennome Akcio-kampanio Yakult Honsha (株式会社ヤクルト本社 [kabuŝiki gaiŝa jakuruto honŝa]; TYO 2267) estas entrepreno de fermentita lakta trinkaĵo. Yakult produktas ankaŭ ŝminkojn kaj drogojn. Ĝi prizorgas profesian basbalan teamon Tokyo Yakult Swallows.

La nomo estas derivita el Esperanta Jahurto.

Pediatria Profesoro de Kiota Universitato (tiame Kiota Imperia Universitato), Shirota Minoru sukcesis kulturi kaj utiligi lakt-acidan bakterion Lactobacillus casei raso Shirota en 1930. En 1955 li fondis la Akcio-kampanion Yakult Honsha.

Varomarkoj

  • Yakult (ヤクルト) fama laktaĵa lakto-acid-fermentita trinkaĵo
  • Joie (ジョア) fermentita trinkaĵo
  • Tough Man (タフマン) energia trinkaĵo
  • Sofūru (ソフール) - jogurto
  • Bifiene (ビフィーネ) - fermentita trinkaĵo
  • Kamputo Chū (カンプト注) - irinotecan

Recepto de "Yakult"

Trinkaĵo kun fermentita, sukerita lakto

Eksteraj ligiloj