Yale-transskribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino Yale-transskribo (prononco de la unua silabo proksimume "Jejl") priskribas kvar transliterumajn sistemojn por la orientaziaj lingvoj ĉina, kantona, korea kaj japana, kiuj evoluiĝis dum la Dua Mondmilito por uzo unuavice de la usona armeo. La vorto aludas al la universitato Yale, kies sciencistoj gvide kunlaboris en la kreo de la sistemoj.

La kvar laŭsonaj latinliterigaj sistemoj tamen estas malsamaj laŭ la kvar lingvoj. Unu litero laŭ la koncerna latinliterigata lingvo povas reprezenti malsamajn sonojn. La Yale-transskriboj en Usono parte ankaŭ uziĝis por la instruo de la kvar orientaziaj lingvoj en lernejoj kaj universitatoj, tamen por la ĉina kaj korea nuntempe apenaŭ plu uziĝas. Por la instruo de la norma ĉina lingvo akceptiĝis la en Ĉinio uzata standardigita transskriba sistemo Hanyu Pinyin respektive "pinjino", por la korea lingvo la norma transskribo.

Transskribo de la ĉina[redakti | redakti fonton]

La sistemo Mandarin Yale evoluiĝis pro la intenco faciligi la komunikadon de usonaj soldatoj kun aliancaj ĉinaj armeaj unuoj. Anstataŭ transpreni la tiam kutiman latinliterigan sistemon Wade-Giles, oni preferis enkonduki novan sistemon pri konvenan por denaskaj parolantoj de la angla lingvo. Celo estis eviti problemojn kutimaj en uzo de la sistemo Wade-Giles fare de nelingvistaj anglalingvanoj. Ekzemple oni rezignis pri "aspira signo" (en formo de apostrofo, per kio la sistemo Wade-Giles diferencas ekzemple inter la sonoj [] kaj [tɕʰ]. En la transskribo de Wade-Giles la unua sono skribiĝas "chi" kaj la dua "ch'i", en la Yale-transskribo tamen ji kaj chi.

Kompare al pinjino, la Yale-transskribo havas la "avantaĝon" uzi la latinajn literojn kaj literokombinon en maniero aparte facile memorigeblan por anglalingvanoj. Ekzemple en la Yale-sistemo la literkombino ch reprezentas kaj la sonon [tʂʰ] kaj [tɕʰ], en pinjino tamen ch respektive q. La pinjinan literkombinon xi en Yale reprezentas la kombino "syi" kaj la pinjinan literkombinon "zh" en Yale la kombino "jr".

Transskribo de la kantona[redakti | redakti fonton]

Kontraŭe al Mandarin Yale, la sistemo Cantonese Yale ankoraŭ vaste uzatas por latinliterigo de la kantona. Ĉar ĉinaj karaktroj ofte korespondas al silabo, ili latinalfabete reprezenteblas kiel kombino de silabokomenco kaj silabofino per markigo de la tonalto per diakritaj signoj aŭ nombroj.

Silabokomenco (Ŝengmu 声母)[redakti | redakti fonton]

b
[p]
p
[pʰ]
m
[m]
f
[f]
d
[t]
t
[tʰ]
n
[n]
l
[l]
g
[k]
k
[kʰ]
ng
[ŋ]
h
[h]
j
[ts]
ch
[tsʰ]
s
[s]
 
gw
[kw]
kw
[kʰw]
y
[j]
w
[w]

Silabofino (Junmu 韵母)[redakti | redakti fonton]

a
[a]
aai
[ai]
aau
[au]
aam
[am]
aan
[an]
aang
[aŋ]
aap
[ap]
aat
[at]
aak
[ak]
  ai
[ɐi]
au
[ɐu]
am
[ɐm]
an
[ɐn]
ang
[ɐŋ]
ap
[ɐp]
at
[ɐt]
ak
[ɐk]
e
[ɛ]
ei
[ei]
      eng
[ɛŋ]
    ek
[ɛk]
i
[i]
  iu
[iu]
im
[im]
in
[in]
ing
[ɪŋ]
ip
[ip]
it
[it]
ik
[ɪk]
o
[ɔ]
oi
[ɔi]
ou
[ou]
  on
[ɔn]
ong
[ɔŋ]
  ot
[ɔt]
ok
[ɔk]
u
[u]
ui
[ui]
    un
[un]
ung
[ʊŋ]
  ut
[ut]
uk
[ʊk]
eu
[œ]
  eui
[ɵy]
  eun
[ɵn]
eung
[œŋ]
  eut
[ɵt]
euk
[œk]
yu
[y]
      yun
[yn]
    yut
[yt]
 
      m
[m̩]
  ng
[ŋ̩]
     

Tonaltaj formoj[redakti | redakti fonton]

Tri el la tonaltoj en la kantona estas tiel nomataj ru-tonaltoj (ruŝeng 入聲), kiuj uzatas nur en silaboj finiĝantaj per -p, -t aŭ -k. Cantonese Yale tial por priskribo uzas tri diakritajn signojn kaj la literon "h" aŭ alternative la nombrojn de 1 ĝis 6 laŭ sekva tabelo:

priskribo Yale-transskribo Alternativa tonalta nombro
Alta tono sīn sīk 1
Alta descenda tono, 陰平 sìn 1
Meza ascenda tono, 陰上 sín 2
Meza tono, 陰去 si sin sik 3
Malalta descenda tono, 陽平 sìh sìhn 4
Malalta ascenda tono, 陽上 síh síhn 5
Malalta tono, 陽去 sih sihn sihk 6

En la regiono de Honkongo la plej multaj parolantoj de la kantona ne plu diferencas inter la alta kaj la alta descenda tonaltoj. Tio respeguliĝas en la uzo de la nombroj kiel tonsigno, kie la sama nombro - 1 - uziĝas por ambaŭ tonaltoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

tradiciaj ĉinaj karaktroj simpligitaj ĉinaj karaktroj transskribo per diakritaj signoj transskribo per numeroj
廣州話 广州话 gwóng jàu wá gwong2 jau1 wa2
粵語 粤语 yuht yúh yut6 yu5
你好 你好 néih hóu nei5 hou2

Transskribo de la korea[redakti | redakti fonton]

La transskriban sistemon Korean Yale evoluigis la lingvisto Samuel Elmo Martin, same en la universitato Yale. Ĝi nuntempe ankoraŭ uzatas. Tamen en la oficiala ŝtata lingvouzo en Sud-Koreio ekde la jaro 2000 uzatas la latinliteriga transskribo de la korea lingvo baziĝanta je la pli malnova transskribo de McCune-Reischauer, kaj la norma transskribo ankaŭ en privataj publikaĵoj kaj en instruo de la korea lingvo pli kaj pli akceptiĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Samuel E. Martin: Yale Romanization. A Reference Grammar of Korean, 1-a eldono, Rutland kaj Tokio: eldonejo Charles E. Tuttle Publishing, 1992, paĝo 8 kaj sekvaj ISBN 0-8048-1887-8.