Yamaha Corporation
El Vikipedio
| Yamaha Corporation | |
|---|---|
|
|
|
| Jura formo | japania akcia kompanio (Kabuŝiki Gajŝa) |
| Dato de fondo | 1897 |
| Sidejo | Hamamatsu (Japanio) |
| Estr(ar)o | Micuru Umemura |
| Dungitoj | 25.311 (marto 2008) |
| Spezosumo | 548,8 mio. da enoj (2007/8) |
| Agokampo | (muzikila) elektroniko |
| ISIN-kodo | JP3942600002 |
| TTT | www.global.yamaha.com |
La entrepreno Yamaha Corporation (japane ヤマハ株式会社, Yamaha Kabuŝiki Gajŝa; [jamaha]), enlistigita en Nikkei 225, estas japana akcia kompanio kun ĉefrezidejo en Hamamatsu, kiu ofertas multajn produktojn kaj servojn, precipe tamen el la fakoj elektroniko, muzikinstrumentoj kaj sonreproduktiloj.
Historio [redakti]
La historio de la japana konzernego komenciĝis en la jaro 1887, kiam la entreprenofondinto Torakusu Yamaha, naskiĝinta en 1851, konstruis sian unuan harmoniumon kaj sekve ricevis mendojn pri pluaj harmoniumoj. Poste sekvis la konstruado de pianoj (pianegoj kaj pianetoj kaj de multaj aliaj muzikiloj.