Janan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Yan'an)
Janan
departemento-ranga urbo • urbego • milionurbo
Administrado
Poŝtkodo 716000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 282 581  (2020) [+]
Loĝdenso 62 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 36′ N, 109° 29′ O (mapo)36.59523109.48628Koordinatoj: 36° 36′ N, 109° 29′ O (mapo) [+]
Alto 975 m [+]
Areo 37030,54 km² (3 703 054 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Janan (Ĉinio)
Janan (Ĉinio)
DEC
Janan
Janan
Situo de Janan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yan'an [+]
vdr

Janan, foje Yan'-anJenan (simpligita ĉina skribo:延安市) estas urbo en provinco Ŝenhsi, en norda Ĉinio, sur dekstra rivero Yen kun ĉ. 110.000 loĝantoj (2004). La urbo estas simbolo de la ĉina komunista revolucio.

Ĝi estis grava limurbo dum jarcentoj, sed malgraviĝis ekde la 15-a jc. Tie okazis inter 1864 kaj 1875 muslimaj ribeloj, en la 1870-aj, 1920-aj, 1930-aj jaroj okazis malsategoj.

La urbo estas grava por la ĉina komunista historio, ĉar la forpelitaj komunistoj alvenis la urbon post la 10.000 km-a „Longa Marŝo” (1934–35). La komunistoj havis tie la ĉefsidejon dum la kontraŭjapana milito (1937–45) kaj dum la enlanda milito. La loĝkavoj, fositaj en la montaran flankon, estas hodiaŭ memorlokoj.

Oni okupiĝas en la urbo precipe pri lanoteksado.