Yan Levasseur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Yan LEVASSEUR (ankaŭ Esperante Jano LEVASOR) estas esperantisto el Montrealo, Kanado.

Jano naskiĝis en Halifakso, en la kanada provinco Nov-Skotio, dum la jaro 1981. Lia patro estis kanada armea maristo kaj multe vojaĝis el unu oceano al alia. Jano havas du gefratojn kaj studis ĝis post la gimnazia (CEGEP) nivelo en Sherbrooke, en la provinco Kebekio. Sekve Jano eliris el la familia hejmo por loĝi en Montrealo. Tie li studis inĝenierarton kaj ekhavis diplomon en fino de majo 2005. Li poste mastriĝis: lia projekto temis pri aŭtomata rekonado de diversaĵoj (li ĉefe laboras kun naturaĵoj) en bildoj, uzante nociojn de artefarita inteligenteco.

Jano estas multlingva parolanto (lia nasklingvo estas la franca, kaj li regas la anglan, hispanan, kaj Esperantan. Li estas amatora lingvisto, studas diversajn naciajn kaj konstruitajn lingvojn. Li ankaŭ fondis senprofitan neregistaran organizaĵon. Ĝi nomiĝas La Teresto kaj situas en Montrealo, Kanado. La agadoj de La Teresto temas pri naturmedio, komunumaj kamparaj kaj ekologiaj projektoj, saneco, interhelpado, divastigo de diversaj kulturoj kaj de la internacia lingvo Esperanto. Dum 2006 kaj 2007, Jano estraranis ĉe la Esperanto-Societo Kebekia (ESK).