Janĉengo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Yancheng)
Janĉengo
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 224000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 709 629  (2020) [+]
Loĝdenso 396 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 21′ N, 120° 9′ O (mapo)33.35120.15694444444Koordinatoj: 33° 21′ N, 120° 9′ O (mapo) [+]
Areo 16931,29 km² (1 693 129 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Janĉengo (Ĉinio)
Janĉengo (Ĉinio)
DEC
Janĉengo
Janĉengo
Situo de Janĉengo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yancheng [+]
vdr

Janĉengo, ĉine 盐城 estas metropolo havanta universitaton en Ĉina Popola Respubliko. Ties pli granda administra unuo (prefektej-ebena areo) estas de 16,920 km² kaj ties populacio en 2008 estis de 8.117.000.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Janĉengo etendiĝas ĉe Flava Maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Janĉengo estis menciita jam en -119, kiel loko de salokolektado kaj tiam kantono fondiĝis. En la 1930-aj jaroj la urba armeo estis tre fama.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Gravas produktado de mara salo, kio nomigas la urbon. Menciinda estas la agrikulturo en la apudaĵo kaj en la urbo oni produktas partojn de maŝinoj kaj motoroj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Janĉengo pluvas jare iom pli, ol 1000mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte dum junio kaj julio. En julio kaj aŭgusto la temperaturo iomete superas 30 °C. Dum vintro preskaŭ neniam frostas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Janĉengo havas novan stacidomon de 2006 kaj aŭtovojon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksterlandaj ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Angla Vikipedio