Yang Xiuqing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yang Xiuqing
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1821 (1821-09-23)
en Guiping
Morto 2-an de septembro 1856 (1856-09-02) (34-jaraĝa)
en Nankino
Ŝtataneco Dinastio Qing • Ĉiela Regno de Eterna Paco
Okupo
Okupo politikisto
vdr

YANG Xiuqing [jang hsiu-ĉing] (1821 – ĉ. 2-a de septembro 1856 en Nankino, Ĉinio), estis organizanto kaj ĉefkomandanto de la tajping-ribelo (1850-1864 en suda Ĉinio).

Li komercis komence pri hejt-lignoj, sed antaŭ komenco de la ribelo aliĝis al la tajping-taĉmentoj kaj tie atingis altan rangon. Li konvertis al kristanismo en 1848.

La plej alta gvidanto de la ribelo Hung Hsiu-ch'üan (1814–64) en 1851 deklaris fondon de sia dinastio kaj alprenis la nomon T'ien-wang (ĉiela reĝo), dum li nomumis Yang al ĉefkomandanto de la armilaj taĉmentoj kaj donacis al li la titolon Tung-wang (orienta reĝo). Yang organizis la tajping-armeon, sed krom tio elkonstrus spionan reton pri kontrolado de la propraj movadanoj.

Kun gvido de Yang, la ribelantoj okupis teritoriojn norde kaj en 1853 okupis eĉ la urbegon Nankino kaj igis ĝin ĉefurbo. Post tio oni volis konkeri la imperiestran ĉefurbon Pekingon. Hung nomumis lin ĉefministro kaj donsi potencon por organizi la tajping-administradon.

Yang pli kaj pli akiris prefer-rajtojn de Hung, sed tion Hung ne toleris kaj ordenis ekzekuton de Yang, lian familion kaj milojn de sekvantoj. Post la puĉo kreskis la malfido inter la gvidantoj kaj komenciĝis velko kaj kolapso de la movado.