Jaundeo
| Jaundeo | |
| france: Yaoundé | |
| urbo | |
|
Vido la parto de centro de Jaundeo
|
|
| Oficiala nomo: Yaoundé | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Centra regiono |
| Departemento | Mfoundi |
| Historia regiono | Franca Kameruno |
| Situo | Jaundeo |
| - alteco | 750 m s. m. |
| - koordinatoj | 03°52′00″N 11°31′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 3.866667 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">3.866667°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 304,0 km² (30 400 ha) |
| Loĝantaro | 1 299 446 (01.01.2005) |
| Denseco | 4 274,49 loĝ./km² |
| Fondo | 1888 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+1) |
Jaundeo (france Yaoundé [prononco "Jaundé"]) estas la ĉefurbo de ŝtato Kameruno en okcidenta Afriko. Ĝi estas la dua plej granda urbo de la ŝtato: komence de januaro 2005 nombriĝis 1.299.446 enloĝantoj. Samtempe ĝi estas la ĉefurbo de la ŝtata provinco Centre (centro).
Enhavo |
Geografio[redakti]
Situo[redakti]
La urbo situas en alteco de 730 metroj super marnivelo. En kaj ĉirkaŭ la ŝtata ĉefurbo Kameruno estas plej dense loĝata. Multaj el la 1,3 milionoj da urbanoj vivas en la randaj urbozonoj.
Klimato[redakti]
La averaĝa jara temperaturo estas 23,3 °C, dum la tuta jaro ĝi simile altas. Dum la tuta jaro falas 1617 mm da pluvo, aparte multe dum la monatoj aprilo-majo kaj septembro-oktobro.
Historio[redakti]
La urbo fondiĝis dum la jaro 1888 de la germana oficiro kaj esploristo Richard Kund, nome de la germana kolonia administrejo. Dum la unuaj 6 jaroj temis pri esplorejo kaj bazo por la komerco de eburo, ekde 1895 pri armea bazo. Ekde 1903 ekzistis civila Unua Mondmilito la armeo de Belgio okupis la urbo, kaj dum la jaro 1922 - la nomo ŝanĝiĝis de Jaunde al Yaoundé - la urbo iĝis ĉefurbo de la kolonio Franca Kameruno.
Ekonomio[redakti]
Jaundeo estas trafika nodopunkto kaj centro de la tabaka, laktoprodukta, argilaĵa, vitra ka ligna industrioj. Ĝi estas la centra regiona komercejo por kafo, kakao, sukerkano kaj gumo. En la ĉirkaŭaĵo troviĝas minejoj por oro kaj titano.
Eduko[redakti]
La universitato de Jaundeo fondiĝis dum la jaro 1962 kaj dum 1993 dividiĝis al du aŭtonomaj universitatoj en la urbopartoj Ngoa Ekélé kaj Nsoa.
Vidindaĵoj[redakti]
- Musée d´Art Camerounais (la muzeo pri kameruna arto) en la benediktana monaĥejo Mont Fébé
- la eksa prezidenta palaco el la franca kolonia epoko
- la katedralo Notre Dame (konstruita ekde 1951)
- Monument de la Réunification (memorejo pri la reunuiĝo de la ŝtato dum la jaro 1961)
Internacia politiko[redakti]
Dum la jaroj 1963 en la urbo ekestis la konvencio de Jaundeo, interŝtata kontrakto, kiun pluraj ŝtatoj de Afriko interkonsentis kun la Eŭropa Komunumo, la nuna Eŭropa Unio. Dua, samnoma konvencio subskribita dum 1969 daŭrigis la kunlaboron inter la "nordaj" kaj "sudaj" landoj. La afrikaj ŝtatoj, kiuj partoprenis, preskaŭ ekskluzive estis eksaj kolonioj de Francio kaj Belgio. La asociiga kontrakto celis la kreon de interŝtata sendogana zono kaj la forigon de komercaj bremsoj. La du konvencioj de Jaundeo estis modelo kaj ĝermoj de la postaj, pli konataj konvencioj de Lomeo kaj Kotonuo.