Yaxkukul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yaxkukul
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97348
Kodo laŭ INEGI 31 105
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 656
Loĝdenso 62 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 3′ N, 89° 27′ U (mapo)21.05-89.45Koordinatoj: 21° 3′ N, 89° 27′ U (mapo) [+]
Alto 10 m
Areo 43,4 km² (4 340 ha)
Horzono UTC -6
Yaxkukul (Jukatanio)
Yaxkukul (Jukatanio)
DEC
Yaxkukul
Yaxkukul
Situo de Yaxkukul
Yaxkukul (Meksiko)
Yaxkukul (Meksiko)
DEC
Yaxkukul
Yaxkukul
Situo de Yaxkukul

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yaxkukul Municipality [+]
vdr

Yaxkukul estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Yaxkukul. La komunumo situas en la norda, centra parto de Yucatán en la regiono 3 "Litoral Centro". La regiono "Litoral Centro" limas norde al la Meksika Golfo. Sude estas la regiono 4 "Centro". Oriente troviĝas la regiono 1 "Litoral Oriente" kaj okcidente situas la regiono 6 "Influencia Metropolitana". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31105.

La situo de la regiono 3 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 2656 loĝantojn. El tiuj estis 1309 viroj kaj 1347 virinoj. La komunumo havas surfacon de 43,4 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 10 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 51,0 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 28,5 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1633 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1481 scipovis legi kaj skribi kaj 152 personoj estis analfabetoj. Do 9,31% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 2371 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 449 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 18,9% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]