Ylljet Aliçka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ylljet Aliçka
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1951 (1951-06-23) (72-jaraĝa)
en Tirano
Lingvoj albana vd
Ŝtataneco Albanio vd
Alma mater Universitato de Tirano vd
Profesio
Okupo verkistodiplomato • universitata instruisto • scenaristo vd
Laborkampo Albanlingva literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ylljet ALIÇKA (elp. Iljet Ylljet Aliĉka, naskiĝis la 23-an de junio 1951 en Tirano) estas albana verkisto, scenaristo, diplomato kaj fakulo pri internaciaj rilatoj kaj kultura politiko[1]. Lia literatura verkaro troviĝas inter la albana literaturo elektita en la projekto "Dek nuntempaj verkistoj prezentas la atingojn de la hodiaŭa eŭropa literaturo", internacia projekto de la Eŭropa Unio ("Eŭropa Literatura Reto 2012-2014")[2].

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li estas filo de kuracisto. En 1974 li estis studento en la Fakultato de Matematiko kaj Natursciencoj ĉe la Universitato de Tirano. Post diplomiĝo, li laboris kiel instruisto de sciencoj en albanaj montaraj vilaĝoj. Inter la jaroj 1983 kaj 1992 li laboris ĉe ŝtata eldonejo de lernolibroj, kie li preparis instruplanojn kaj lernolibrojn pri biologio, kemio kaj matematiko. En 1989 li doktoriĝis pri psikologio. Jaron poste, li iris helpe de stipendio al la universitato Stendhal en Grenoblo. Inter 1992 kaj 1997 li laboris ĉe la albana Ministerio de Kulturo, Junularo kaj Sporto. Depost 1997 li laboris kiel gazetara konsilisto ĉe la albana Reprezentejo de la Eŭropa Komisiono en Tirano. En 2007, li estis nomumita Plenrajta kaj Eksterordinara Ambasadoro de la Respubliko de Albanio en Francio, ankaŭ akreditita en Portugalio kaj Monako. En 20082013 li estis ambasadoro de Albanio ĉe Unesko . En 2016 li ricevis la titolon de profesoro.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li komencis verki malfrue, en la aĝo de 45 jaroj, kun la publikigo de la libro Tregime (Rakontoj). Post kiam li gajnis premiojn ĉe prestiĝaj literaturaj konkursoj en Italio en 1999 kaj jaron poste ĉe la internacia konkurso Arts et Lettres de France en Bordeaux, li iĝis unu el la plej konataj albanaj verkistoj en Eŭropo.

La rakontoj en la Volumo Compromise iĝis la bazo de la filmo por Parullat (Pasvortoj). La filmo ricevis la Young Prize en 2001 ĉe la Festivalo de Cannes. Ĉar Albanio spertis periodon de transformo post la diktaturo de Enver Hoxha, la plej multaj de liaj verkoj publikigitaj en la 1990-aj jaroj temis pri la pasinteco kaj la unuaj jaroj de la politika transformo. Aliçka kun ironio priskribas la ĉiutagan vivon dum la komunisma regado en Albanio, montrante diversajn formojn de lukto kontraŭ la absurdaĵo de ideologiaj kondiĉoj, same kiel la adaptiĝon de albanoj al la realeco de la post-komunisma socio.

Libroj[redakti | redakti fonton]

En la albana[redakti | redakti fonton]

  • Tregime (Noveloj), Tirano 1997.
  • Kompromisi (Kompromiso), Tirano 2001.
  • Parullat me gurë (Pasvortoj en ŝtono),Tirano 2003 (2007)
  • Një rrëfenjë me ndërkombëtare (Rakonto de Eksterteranoj),Tirano 2006 (2008)
  • Parrullat me gurë, 2007
  • Rrëfenje me ndërkombëtarë, 2008
  • Koga e puthjeve: tregime (La tempo de la kisoj), Tirano 2009
  • Valsi i lumturisë (Valso de Feliĉo), Tirano 2012
  • Metamorfoza e nje kryeqyteti (Metamorfozo de certa ĉefurbo), Tirano 2019

Traduko al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Alilingve kaj tradukoj[5][redakti | redakti fonton]

  1. (franca) Les slogans de pierre (1999)
  2. (pola) Kompromis (2001), eld. Pogranicze, Pollando
  3. (angla) Balkan blood, Balkan beauty (2006)
  4. (itala) I compagni di pietra (2006)
  5. (germana) Albanien (2008), eld.Temmen, Germanio
  6. (franca) Les étrangères, eld. Pyramidion (2010) + eld. L'Esprit du Temps (2021), Francio
  7. (Esperanto) La sloganoj el ŝtonoj (2013)[3]
  8. (franca) Histoires albanaises (2013)
  9. (ĉeĥa) Když projížděl Chruščov naší vesnicí (2015), eld. Petr Štengl Edition, Ĉeĥa Respubliko
  10. (itala) Un sogno italiano (2016)
  11. (norvega) Mappe 12 fra Tirana (2017), Bokvennen Forlag, Norvegio
  12. (angla) Internationals (2017), Tirana times, Albanio, tradukita ankaŭ en la persan[6] kaj la italan sub la titolo "Gli internazionali" ("La internaciistoj"), satiro pri karieraj diplomatoj en Albanio.
  13. (franca) Nouvelles d'avant (2018), eld. Pyramidion, Francio
  14. (franca) La metamorphose d'une capitale (2021), eld. l'Esprit du Temps, Francio
  15. (itala) La metamorfosi di una capitale (2021), Castelvechi editore, Italo

Filmscenaroj[redakti | redakti fonton]

  • Slogans (2001) albana-franca filmo bazita sur la libro Parrullat me gure
  • Kronike shqiptare (2008) film albana-franca-itala, bazita sur la libro Kompromisi
  • An Expat's tale (2018) Arta filmo, bazita sur la satira romano Internationals
  • Plastic Flowers (2019)
  • Profesionisti (2020)

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

En Albanio mem, pro la libro Compromise (2001) Ylljet Aliçka estis honorita per la premio Pende e Argjendte (Arĝenta Pen), la plej prestiĝa premio de la albana Ministerio de Kulturo donita al verkistoj.

En 2006, Al Një rrëfenjë me ndërkombëtare ( Rakonto de Fremduloj) estis premiita kuin la prestiĝa premio KULT por la plej bona libro de la jaro.

En 2012 li ankaŭ ricevis la Pende e Argjendte pro Valsi kaj lumturisë, agnoskita kiel la plej bona romano de 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Visar Zhiti

Albana lingvo

Albanio

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la artikolo Ylljet Aliçka en la itala vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (6 lingvoj) Focus on the latest Ylljet Aliçka News, Federation for Education in Europe (FEDE).
  2. (albana) Ylljet Aliçka, mes 10 shkrimtarëve më të mirë europianë. Forumi Shqiptar, la 24-an de Aŭgusto 2013.
  3. 3,0 3,1 (albana) Libri “ Parrullat në Gurë” në gjuhën esperanto, Shqiptarja.com, la 13-an de Septembro 2013.
  4. (eo) Vizito de la pola esperantisto Tomasz Chmielik en Albanio, esperanto.china.org.cn, la 21-an de novembro 2014, alirite la 24-an de novembro 2022.
  5. (en) Edwin Ronald Lambert, Ylljet Aliçka | Biography & Books Arkivigite je 2022-02-12 per la retarkivo Wayback Machine, Stack Archives, la 8-an de Majo 2018.
  6. (fa) Persa eldono de la libro Internationals (rete legebla), eldonejo Degarandishan.