Yo-Sam Choi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

YO-SAM Choi (1-an de marto 1972 en Jeongeup, Jeollabukdo, Koreo3-an de januaro 2008, Seulo) estis iama korea mondĉampiono en malpezkategoria boksado.

Choi boksis ekde 1993 kaj venkis en WBC en la flugpeza kategorio titolon en 1999 kontraŭ Saman Sorjaturong. Li defendis sian titolon trifoje kaj perdiis tion en 2002, al Jorge Arce, en la 6-a raŭndo, pro teknika nokaŭto. Li malvenkis en 2003 kontraŭ Beibis Mendoza, en 2004 kontraŭ Lorenzo Parra.

Tragedio en la ringo

Li venkis la 25-an de decembro 2007 la flugpezan titolon de WBO Inter-Continental kontraŭ Heri Amol. En la 12-a raŭndo, Yo-Sam li falis je 5 sekundoj, sed poste venkis. Lin trafis en la lasta sekundo forta bato. Post kelkaj minutoj li kolapsis kaj estis liverita en Universitata Hospitalo Soonchunhyang. Oni raportis la 1-an de januaro, 2008, ke lia cerbo estas morta, sekvatage oni malŝaltis de la vivtena maŝino. Lia familio decidis doni liajn hepaton, koron, renojn al transplantado.