Yolanda King

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yolanda King
Persona informo
Naskonomo Yolanda Denise King
Naskiĝo 17-an de novembro 1955 (1955-11-17)
en Montgomery
Morto 15-an de majo 2007 (2007-05-15) (51-jaraĝa)
en Santa Monica
Mortokialo korhalto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Smith College • New York University Tisch School of the Arts • Midtown High School
Familio
Patro Martin Luther King
Patrino Coretta Scott King
Frat(in)oj Bernice KingDexter Scott KingMartin Luther King la 3-a
Okupo
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro • homrajta aktivulo
vdr

Yolanda Denise King (17a Novembro, 1955 – 15a Majo, 2007) estis usona aktivulo kaj unuenaskita filo (fakte filino) de Coretta Scott King kaj la aktivulo por civilaj rajtoj pastro Martin Luther King. Ŝi estis konata ankaŭ pro siaj artaj kaj distraj plenumoj. krom publika parolado. Ŝi jam juna suferis situacion de rasismo ĉefe pro la entuziasma aktivismo de la gepatroj kaj kiel pli aĝa gefrato, foje ŝi zorgis pri la pli junaj gefratoj kaj pro tio suferis ankaŭ lernejan ĉikanadon.

Kiam ŝia patro estis murdita la 4an de Aprilo, 1968, King, tiam nur 12jaraĝa, impresis pro memelteno dum la tre publika funebro. Ekde tiam ŝi partoprenis en kontraŭrasismaj marŝoj kaj eventoj kun la aliaj samfamilianoj, kaj ŝi estis laŭdita de figuroj kiaj Bill Cosby kaj Harry Belafonte, el kiuj tiu lasta fondis fondaĵon por la familio King. En altlernejo ŝi jam elstaris kiel studentestro kaj ekestis respektata.

Jam en matureco ŝi iĝis subtenanto de la lukto de samseksemuloj kaj defendis la partion de sia patrino kontraŭ kelkaj el siaj gefratoj rilate al familiaj heredoj. Krome ŝi iĝis aktorino en kelkaj filmoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pierce, Alan. (2004) Assassination of Martin Luther King, Jr.. Abdo Pub Co. ISBN 978-1-59197-727-8.
  • Sides, Hampton. (2009) Hellhound on His Trail: The Stalking of Martin Luther King, Jr. and the International Hunt for His Assassin. Doubleday.
  • Marable, Manning. (2011) Living Black History: How Reimagining the African-American Past Can Remake America's Racial Future. Basic Civitas Books. ISBN 978-0-465-04395-8.
  • Dyson, Michael Eric. (2000) I May Not Get There with You: The True Martin Luther King, Jr.. Free Press. ISBN 978-0-684-86776-2.
  • Branch, Taylor. (1989) Parting the Waters: America in the King Years 1954–63. Simon & Schuster. ISBN 978-0-671-68742-7.
  • Potter, Clifton W.. (2004) Lynchburg: A City Set on Seven Hills (VA) (Making of America). Arcadia Publishing. ISBN 978-0-7385-2461-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]