Yoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Location of Yoro department

Yoro estas unu el la 18 departementoj de Honduro en Centra Ameriko.

La departemento enhavas riĉan agrikulturan teron, plejparte en la valo de la Rivero Aguan kaj en la Valo Sula, ĉe kontraŭaj flankoj de la departemento.

Ĝia departementa ĉefurbo estas Yoro.

La departemento kovras areon de 7939 km², kaj en 2005, havis taksitan popolnombron de 503.886.

Yoro famas pro sia pluvo de fiŝoj (hispane, Lluvia de Peces): tradicia mito, laŭ kiu fiŝoj falas el la ĉielo dum fortaj pluvoj.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arenal
  2. El Negrito
  3. El Progreso
  4. Jocón
  5. Morazán
  6. Olanchito
  7. Santa Rita
  8. Sulaco, Yoro
  9. Victoria
  10. Yorito
  11. Yoro