Yui Chunoshin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

YUI Chunoshin (Hepburn) 由比 忠之進 ([jui ĈU-noŝin], 11-a de oktobro 1894 - 12-a de novembro 1967) estis japana esperantisto. Li naskiĝis en Fukuoka-prefektujo, en Maebaru-urbeto (nune Maebaru-urbo). Li studis en Tokia altlernejo de industrio, kaj laboris kiel radio-inĝeniero. Antaŭ Pacifika Milito, li laboris en fadenfabriko en Manĉurio. Post fino de Pacifika Milito, li laboris en Ĉinio.

Poste li aliĝis al kontraŭ-atombomba movado. Li prezentis pri hibakuŝo en Esperanto (tradukis la libron Viktimoj de la atombombo). Li korespondis kun vjetnama esperantisto, kaj aliĝis al kontraŭ-militmovado de Vjetnama milito. En 11-a de novembro, li sinbruligis por sinmortigi per petrolo antaŭ domo de ĉefministro, protestante ke ĉefministro Sato Eisaku aprobis por Vjetnama milito.

Vidu ankaŭ : Esperanto-movado en Japanio (ĝis 1934)#Radio

Eksteraj Ligiloj