Yuki Hideyasu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Yuki Hideyasu
Statuo en Fukui-kastelo

YUKI Hideyasu (japane: 結城秀康; naskiĝis la 1-an de marto 1574; mortis la 2-an de junio 1607) estis japana daimio, kiu vivis dum la Azuchi-Momoyama-epoko kaj la komenco de la Edo-epoko.

Li naskiĝis en Hamamatsu-kastelo ĉe la vilaĝo Ofumi, kiel la dua filo de Tokugawa Ieyasu kaj de ties kromedzino, sinjorino Oman. Li estis nomita Tokugawa Ogimaru. Oni diras, ke Oman naskis ĝemelojn, kaj ke la frato de Ogimaru fariĝis bonzo en la sanktejo Chiryu en Mikawa post la patro de Oman.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]