Yusef Lateef

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Yusef Lateef (2007)

Yusef Abdul Lateef (n. 9-an de oktobro 1920 kiel William Emanuel Huddleston en Chattanooga, Tenesio, m. la 23-an de decembro 2013) estas usona ĵazmuzikisto. Li estas multinstrumentisto kaj ludas tenorsaksofonon, aldosaksofonon, fluton, hobojon samkiel memkonstruitajn instrumentojn. Li apartenas al la unuaj ĵazmuzikistoj, kiuj plilarĝigis la ĵazhorizonton per elementoj de afrikaj kaj aziaj muzikkulturoj kaj per tio kontribuis al la ekesto de etnoĵazo.[1]

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Yusef Lateef alkreskis en Detrojto, kie lia patro laboris en la aŭtoindustrio kaj ŝanĝis sian familian nomon en Evans. Komence li volis lerni trumpetludon, sed post interveno de sia patro li lernis aldosaksofonon. Al liaj amikoj el la junaĝo apartenis Kenny Burrell, Milt Jackson, Tommy Flanagan, Barry Harris, Paul Chambers kaj Donald Byrd. Ekde 1940 li ludis en la bando de Amos Woodward, kiu akompanis bluskantistojn, kaj profundigis siajn muzikajn sciojn ĉe la Konservatorio de Detrojto. Sian profesian muzikistan karieron li komencis ekde 1943 kiel tenorsaksofonisto ĉe Lucky Millinder, Hot Lips Page, Roy Eldridge, kun la Dukes of Swing de Eugene Wright (1946-1947), ĉe Ernie Fields kaj finfine en 1949/50 ĉe Dizzy Gillespie kiel William Evans. La provoj de Gillespie, ŝanĝi kubajn ritmospecimenojn en melodiojn, vekis lian intereson okupiĝi pri la muziko de okcidenta Azio. En 1950 li reiris al Detrojto kaj studis kompozicion kaj fluton ĉe la tiea Wayne State University. Dum ĉi tiu tempo li konvertiĝis al la Ahmadismo kaj alprenis sian islaman nomon.

Lateef restis ĝis 1960 en Detrojto, kie li dumtempe estris propran kvaropon, en kiu ludis i.a Wilbur Harden, Bernard McKinney, Hugh Lawson, Terry Pollard, Frank Gant kaj Oliver Jackson kaj registroludis sian unuan albumon je propra nomo ĉe Savoy (Stable Mates). Dum la sekvaj jaroj li elstarigis per sia kvaropo sur Morning (1956) kaj Jazz For Thinkers (1957) la fluton kiel soloinstrumento. Li ankaŭ prezentis kun Donald Byrd. Krom tio li profundigis sian lertecon per hobojo-lecionoj ĉe Ronald Odemark, hobojisto de la Detrojta Simfoni-Orkestro.

En 1960 li reiris al Novjorko kaj daŭrigis sian studon de fluto kaj muzikpedagogio ĉe la Manhattan School of Music. Komence de la 1960-aj jaroj li laboris kun Charles Mingus, Miles Davis, Dizzy Gillespie kaj kun Babatunde Olatunji. Unu el liaj plej gravaj muzikalbumoj estis Eastern Sounds (Prestige, 1961), nepreteraŭdeble pregita de orientaziaj influoj. Sur ĉi tiu albumo li ludas inter alie ĉinan fluton el argilo. Inter 1962 kaj 1964 li membris en la sesopo de Cannonball Adderley; post tio li denove laboris kun propra kvaropo (i.a. kun Mike Nock).

Ekde 1964 Lateef sin dediĉis krom al sia bando al akademiaj studoj. En 1969 Lateef akiris bakalaŭron en muziko kaj magistron en muzikedukado. En 1975 li finis sian disertaĵon pri okcidenta kaj islama edukado kaj fariĝis doktoro de filozofio. Ekde 1972 ĝis 1976 li instruis muzikon ĉe la Manhattan Community College. En la 1980-aj jaroj li instruis kelkajn jarojn Niĝerio, poste kiel profesoro ĉe la Universitato de Masaĉuseco kaj ĉe Amherst College.

Lateef ankaŭ eksperimentis per aliaj muzikĝenroj kiel Nova Epoko kaj tria fluo; malgraŭ tio lia ĉefa intereso ĉiam direktiĝis sur ĵazon. Lia unua komponaĵo por pli granda ensemblo estis Suite 16 or Blues Suite, kiun en 1969 unuafoje prezentis Georgia Symphony Orchestra en Augusta (Georgio) kaj en 1970 Detroit Symphony Orchestra ludis sur la Meadowbrook Music Festival; sondisko-registraĵo ekestis en 1971 kun la simfoniorkestro de la radiostacio WDR en Kolonjo. En 1974 Lateef komponis komisiite de la orkestro de la radiostacio NDR je Hamburgo la poemon „Lalit”; en tiu jaro ekestis kun ĉi tiu orkestro ankaŭ registraĵo de lia Symphony No. 1. Krome li laboris kun pli malgranda ensemblo, kun kiu ekestis i.a. la albumo Autophysiopsychic. En 1987 lia disko „Yusef Lateef's Little Symphony“, sur kiu li ludis ĉiujn instrumentojn, ricevis gramion kiel plej bona novepoka albumo. En 1993 Yusef Lateef komponis sian ja plej ambician verkon, „The African American Epic Suite“, kvarparta verko por (ĵaz-)kvaropo kaj orkestro, en kiu li temigas 400-jaran historion de nigruloj en Usono. Jam en la sama jaro la simfoniorkestro de WDR unuafoje prezentis la verkon sub direktado deDavid de Villiers, sekvis prezentadoj fare de Atlanta Symphony kaj Detroit Symphony Orchestra. En 2000 li prezentis okaze de sia sesdekjara sceneja jubileo la verkon The World at Peace por dek du instrumentoj.

En 1992 Lateef fondis sian propran diskeldonejon YAL Records, per kiu li publikigis preskaŭ kvardek albumojn sub propra nomo. Li verkis ankaŭ la rakonton „A Night in the Garden of Love“ kaj multajn novelojn, kiujn enhavas la volumoj Spheres kaj Rain Shapes. Sub la titolo „The Gentle Giant“ li prezentis sian membiografion.

Omaĝo[redakti | redakti fonton]

Laŭ opinio de Wilhelm Liefland per lia fluta vibrosono Yusef Lateef sukcesis „unu el la plej varmaj sonformaĵoj, iam ajn evoluigita de ĵazistoj.“[1] Laŭ Martin Kunzler li estas ankaŭ unu el la malmultaj ĵazmuzikistoj, kiuj akiris „majstran lertecon“ sur hobojo.[1] Ankaŭ Brian Priestley akcentas en sia omaĝo aparte la flutludon de Lateef. Lia enigo de orientaziaj sonoj havis modelan funkcion por muzikistoj kiel ekz. John Coltrane,[2] kiu ripete montris sur la pionirpozicion de Lateef sur la kampo de modala ĵazo. Lia sono sur la tenorsaksofono tamen ĉiam restis bibopa kun forta blusinfluo,[1] Kvankam laŭ Priestley kelkaj el la sonregistraĵoj de Lateef el la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj proksimis al la punkto de banaleco, liaj komponaĵo tamen estas.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Yusef Lateef

Diskoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Jazz Mood (1957)
  • Prayer to the East (1957)
  • Cry! - Tender (1959)
  • The Three Faces of Yusef Lateef (1960)
  • The Centaur and the Phoenix (1960)
  • Lost in Sound (1960)
  • Eastern Sounds (1961)
  • Into Something (1961)
  • Nippon Soul (1963)
  • Live at Pep's (1964)
  • Psychicemotus (1964)
  • The Golden Flute (1966)
  • The Blue Lateef (1968)
  • Yusef Lateef's Detroit (1969)
  • The Diverse Yusef Lateef (1969)
  • Hush 'N' Thunder (1972)
  • The Doctor is In... And Out (1974)
  • Ten Years Hence (1975)
  • Autophysiopsychic (1977)
  • Yusef Lateef's Little Symphony (1987)
  • The African-American Epic Suite (1996)
  • The World at Peace (1997)
  • Like the Dust (1998)

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • The Gentle Giant: The Autobiography of Yusef Lateef Irvington, NJ: Morton Books 2006 (kun Herb Boyd)
  • Hausa Performing Arts and Music Lagos 1987 (kun Ziky Kofoworola)
  • The Repository of Scales and Melodic Patterns 1981

Konsultlibroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Kunzler,Jazz-Lexikon. vol. 1, p. 682
  2. 2,0 2,1 Carr/Priestley/Fairweather, Jazz Rough Guide, Lateef-Artikel.