Yves Chauvin

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Yves CHAUVIN [iv ŝoven] (naskiĝis la 10-an de oktobro 1930), estas franca kemiisto. Li ricevis en oktobro 2005 la Nobel-Premion pri Kemio kune kun usonanoj Robert H. Grubbs [grubz] kaj Richard R. Schrock [ŝrok].

Vivo [redakti]

Yves Chauvin trapasis preskaŭ tutan sian sciencistan vivon en la Institut français du pétrole (IFP) [Franca Instituto pri la Petrolo] en Rueil-Malmaison proksime de Parizo. Ĉirkaŭ 1995, li emeritiĝis kaj li nuntempe estas Honora Direktoro de Serĉado.

Ekde 1996, li estas ano de la "Académie des Sciences" (Akademio de Sciencoj de Francio).

Pri la vivo de Yves Chauvin, oni ne scias multon: la sciencisto vivas en Tours (Francio) kie li emeritiĝis. Lia edzino forpasis en la jaro 2004.

Verkado [redakti]

La Nobelpremio rekompensas la esploradon kaj malkovrojn de Yves Chauvin jam komence de la jaroj post 1970, interalie publikigon de la unua daŭripova metodo de metatezo (1971) (kunlaborante kun Jean-Louis HERISSON) kaj la laborojn de Grubbs kaj Schrock. Chauvin diras, ke li ne enkasigos la premion, ĉar li faris sian serĉadon antaŭe 35 jaroj, kaj gajnis la premion dank'al la laboroj de siaj usonaj kunlaborantoj. [1]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Detaloj pri la Nobelpremio de Chauvin (anglalingve, PDF formato)
Ekstera ligilo    Pri Chauvin, ĉe la retejo de la École Supérieure Chimie Physique Électronique de Lyon (france, angle)
Ekstera ligilo    Reago de Chauvin pri la Nobelpremio, el SpiegelOnline (germane)