Yves Coppens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prof. Yves Coppens (Nov. 2006)

Yves Coppens, naskiĝinta en Vannes (Francio) la 9-an de aŭgusto 1934, estas franca paleontologo kaj paleoantropologo nun (2011) honora profesoro ĉe la Kolegio de Francio. Kutime, lia nomo estas asociita al la malkovro (1974) de skeleto karesnome alnomita Lucy, ĉar li estis unu el la tri kun-direktoroj de la internacia teamo kiu trafis la faman malkovron. [1]

Biografio

Filo de patro (René) scienculo pri la radiaktiveco de rokoj kaj redaktoro de prisciencaj notoj por la Akademio de la Sciencoj, kiu instruis ĉe la fakultatoj de Sciencoj, Yves ekde infanaĝo pasiiĝis por la prahistorio kaj arkeologio kaj baldaŭ partoprenis en prospektoradoj en Bretonio. Haste li trairas studojn kaj universitatajn gradojn kaj doktoriĝas debatante tezon pri la bestaj rostruloj, pretigitan ĉe la laboratorio de profesoro Jean Piveteau de fakultato de la Sciencoj de Parizo.

En 1956, 22jaraĝanta, Yves fariĝas scienca esploristo de la Nacia Centro de scienca esploro: li orientiĝas al la studoj pri la la epokoj de Kvaternaro kaj Terciaro.

En 1959, lin oni trovas ĉe la laboratorio de la Instituto de Paleontologio de la Nacia Muzeo de prinaturaj sciencoj kiel esploristo: al li lia profesoro konfidas la studon pri la pliocenajrostrulaj dentoj” (el tio lia tezo) elfositaj de geologoj en Afriko. Li pliigas siajn sciencajn sciojn serĉante, kiel esploristo en ekspediciaj scienculaj teamoj, en Afriko, Alĝerio, Tunizio, Indonezio kaj Filipinoj.[2].

En 1965, Coppens malkovras kranion de homedo en Yaho (Angamma, Ĉado) kiun li tiam alnomis Tchadanthropus uxoris (kutime tradukita per ’’edzino de la homo rekta’’ ĉar li opiniis ke temis pri kranio de virino). Oni datigos tiun fosilion al miliono da jaroj antaŭ nia epoko.

Intertempe Koppens estas ŝarĝita en la direktoreco de la Muzeo de la Homo de Parizo.

La 30 de novembro 1974 en Hadar estas la tago kiu igis fama la ekipon formitan de paleoantropologo Donald Johanson, geologo Maurice Taieb kaj paleontologo Yves Coppens: li povis tuŝi skeletan restaĵon de homida Lucy vivinta, laŭ postaj pluaj analizoj, en la pasinto de 350.000 jaroj antaŭe, kiu devigis rekontroli kaj modifi sciencajn antaŭajn sciojn kaj aliredatigi la etapojn de la evoluo de la Homedo (kaj do de la Homo sapiens. La fosilaĵo estis alnomita Lucy ĉar kelkaj de la membroj de la teamo estis, en la momentoj de la malkovro, aŭskultantaj Lucy in the Sky with Diamonds, la kanzonon de Beatles. [3].

Intertempe Yves Coppens estas promociita direktoro kaj profesoro ĉe la Nacia Muzeo de la prinaturaj sciencoj, kaj direktoro de la Lernejo de Altaj Studoj. Oni lin invitas kaj ŝarĝas profesori pri paleontologio kaj prahistorio ĉe la la Kolegio de Francio (1983), katedro kiun li okupos ĝis 2005, dato en kiu li fariĝos honora profesoro.

De januaro 2010, Coppens estas prezidento de la komisio ŝarĝita studi kaj provizi por la konservado de la groto Lascaux. Similcele li estas membrigita, pro bezono lin omaĝi kaj honori, en multego de similnaturaj asocioj kaj institucioj naciaj kaj internaciaj.

Distingoj kaj premioj kaj naciaj kaj internaciaj honoraĵoj

Oni vidu tion en la longa listo liverita en [1]

Yves Coppens kaj liaj vidpunktoj rilate la homon kaj ties evoluiĝon

Yves Coppens konvinkitas ke la paleontologio liveras pli ol sufiĉajn pruvojn pri la evoluiĝnta alestiĝo de la homo, en kiu tamen la evolua elano jam de kelkaj miloj da jaroj malpliiĝis kaj en kiu la inklinoj de la kvalitoj laŭevolue akiritaj nun estas pli pove influaj ol la kunnaskitaj kvalitoj.

Li remetas al la pridiskuta agono la gravecon konfiditan al la Hazardo en la evoluismaj teorioj de nov-darvinismo kaj “sen reveni, li skribas, al la lamarkisma transdono de la akiritaj karakteroj, mi kredas ke necesas sin demandi ĉu certaj genoj povus enkorpige registri certajn transformiĝojn provokitajn de la ĉirkaŭa medio. Ĉukaze, la hazardo faras tro bone la taskojn por esti kredebla...”[4]. Plue li subtenas la tezon laŭ kiu “la disvolviĝo teknika kaj kultura superas la disvolviĝon biologian”, nome ke la biologia evoluo antaŭis tiun kulturan, sed estos tiu ĉi lasta kiu, estante fine portanta transformojn pli decidajn, pli vivos en nia specio.

Alia grava lia scienca deduktaĵo staras en la fakto ke, laŭ li, la “religiosus” (la sento de sankteco, sakraleco) naskiĝis kun la homo kiel ankaŭ la kapablo simboligi (krei simbolojn): “La evoluo de la cerbo ebligis la pliiĝon de la ideoj: kaj liveris ion plian: rigardemo al la senfino kaj ene de si mem. La unua pretigita objektivo estis rita simbolo” (Intervjuo al la ĵurnalo Avvenire, 2011/11/15). kaj simile en dokumentario-intervjuo “Odiseo en la spaco” kaj “Homo sapiens” en France 3. Oni vidu ankaŭ la dokumentarion-fikcion, en kunlaboro kun Jean Guilaine, Le Sacre de l'homme (La sakrala en la homo).

Publikigaĵoj, kies la plejgranda parto tradukita al diversaj lingvoj

  • Origines de l'homme - De la matière à la conscience, Yves Coppens, De Vive Voix, Paris, 2010
  • Le Singe, l'Afrique et l'homme, 1983, Fayard, ISBN 2-213-01272-5
  • Origines de la bipédie (kun Brigitte Senut), 1992, CNRS, ISBN 2-222-04602-5
  • La plus belle histoire du monde (kun Hubert Reeves, Joël de Rosnay kaj Dominique Simonnet), 1996, Seuil, ISBN 2-02-050576-2
  • Le genou de Lucy : l'histoire de l'homme et l'histoire de son histoire, 1999, Odile Jacob, ISBN 2-7381-0334-0
  • Pré-ambules : les premiers pas de l'homme, 1999, Odile Jacob, ISBN 2-7381-0936-5
  • Grand entretien, 2001,
  • Les origines de l'homme : réalité, mythe, mode (kolektiva verko), 2001,Artcom', ISBN
  • Aŭ origines de l'humanité T1 et T2 (kun Pascal Picq), 2002, Fayard
  • Berceaŭ de l'humanité : Des origines à l'Age de bronze, 2003, Larousse
  • L'Odyssée de l'espèce, 2003, EPA, ISBN 2-85120-604-4
  • Homo sapiens et l'enfant loup, 2004, Flammarion, ISBN 2-08-162798-1
  • Chroniques d'un paléontologue, 2004, Odile Jacob, ISBN 2-7381-1112-2
  • Histoire de l'homme et changements climatiques, 2006, Collège de France et Fayard, ISBN 2-213-62872-6
  • Le Présent du passé. L’Actualité de l’histoire de l’Homme, Éditions Odile Jacobs, 2009, Paris, paĝo 288, isbn=978-2-7381-1112-8.
  • L' Histoire des singes. Yves Coppens raconte nos ancêtres, Éditions Odile Jacobs, 2009, Paris, paĝo 64, isbn=978-2-7381-2299-5.
  • Le Présent du passé au carré. La fabrication de la préhistoire, Éditions Odile Jacobs, 2010, Paris, paĝo 224, isbn=978-2-7381-2476-0.
  • La vie des premiers hommes, Éditions Odile Jacobs, 2010, Paris, isbn=978-2-7381-2429-6.
  • Pré-textes. L'homme préhistorique en morceaŭ., Éditions Odile Jacobs, 2011, Paris, paĝo 400, isbn=978-2-7381-2645-0.

Coppens ankaŭ sciencaspekte kunlaboris, por romanaj verkoj temantaj prahistorion, kun Pierre Pelot: Sous le vent du monde, Gallimard, Le nom perdu du soleil, 1998; Denoël, Le rêve de Lucy, 1997.

Referencoj

  1. La aliaj du estis la usona Donald Johanson kaj la franca Maurice Taïeb,
  2. L’Essentiel avec... Yves Coppens, de l’Académie des sciences
  3. D. Johanson et M. Edey, Lucy: une jeune femme de 3 500 000 ans, traduit de l'américain (Lucy, the beginnings of humankind), Paris, R. Laffont, (1981) ISBN 2-221-01200-3
  4. Kiam Yves Coppens parolas pri la teorio pri la evoluo…

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj