Yvoire
El Vikipedio
| Yvoire | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Rodano-Alpoj | |
| Departemento | Haute-Savoie | |
| Arondismento | Arondismento de Thonon-les-Bains | |
| Kantono | Kantono de Douvaine | |
| Urbestro | Jean-Claude Fert 2008-2014 |
|
| Interkomunumreto | Komuneco de komunumoj de Bas-Chablais | |
| Poŝtkodo | 74140 | |
| Kodo laŭ INSEE | 74315 | |
| Retpaĝaro | http://www.cc-baschablais.com/commune.php?site=yvoire | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 810 loĝ. (en 2006) | |
| Loĝdenso | 260 loĝ/ km² loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
46°22′18″N 6°19′37″O / 46.37167°N, 6.32694°OKoordinatoj: 46°22′18″N 6°19′37″O / 46.37167°N, 6.32694°O | |
| Alto | De 372 m al 441 m | |
| Areo | 3,12 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Yvoire (prononcu [ivŭAr] aŭ [ivŭEr]) estas franca komunumo en la departemento Haute-Savoie kaj en la regiono Rodano-Alpoj.
Ĝi estas mezepoka vilaĝo sur la suda bordo de Lago Lemano, ĉirkaŭ 27 km norde de Ĝenevo kaj 16 km okcidente de Thonon-les-Bains.
La najbaraj komunumoj estas okcidente Nernier kaj sud-oriente Excenevex.
Pro ĝia strategia lokalizo inter la granda lago kaj la malgranda lago, grafo Amedeo la 5-a donas gravan militan rolon al ĉi-tio urbo ek'de 1306 kaj entreprenis konstruon de fortikaĵoj. Ĝi restos grava milita urbo ĝis 1355.
Ĝiaj plej oldaj konstruaĵoj estas de la 12-a jarcento. Vidindaj estas:
- La kastelo de Yvoire, de la 14-a jarcento, ĝi estis forbrulata en la 1591 de la berna armeo, kaj restis dum 350 jaroj sen tegmento.
- La preĝejo Sankta Pankracio konstruita inter 1856 kaj 1858, kies sonorilturo estas tegata de rustorezista ŝtalo,
- La "Jardin des Cinq Sens" (Ĝardeno de la Kvin Sentumoj) kaj ĝia labirinto.