Yvonand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Yvonand (stacidomo).
Yvonand
Blazono de Yvonand
Blazono de Yvonand
Blazono de Yvonand
Yvonand
Yvonand
Yvonand
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 47′ 53″ N 6° 44′ 42″ O / 46.79806 °N, 6.74500 °O / 46.79806; 6.74500 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 53″ N 6° 44′ 42″ O / 46.79806 °N, 6.74500 °O / 46.79806; 6.74500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2729
Areo 13,39 km²
Alteco 13,38 m super marnivelo
Poŝtkodo 1462
Komunumkodo 5939
Mapo de Yvonand
Mapo de Yvonand
Mapo de Yvonand
vdr

Yvonand estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2729 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Yvonand situas ĉe la suda bordo de la Lago de Neŭŝatelo ĉe la alfuo de la rivero Mentuo al la lago. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Yvonand la vilaĝetoj La Mauguettaz, Les Vursys, Niédens kaj Mordagne.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,39 km², de kiuj 31,0% estas kovritaj de arbaro, 52,8% servas por agrikulturo kaj 12,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Yvonand limas en nordo al la Lago de Neŭŝatelo, en nordoriento al Cheyres (FR), en oriento Rovray, en sudoriento al Molondin, en sudo al Donneloye, en sudsudokcidento al Cronay, en sudokcidento al Cuarny, en okcidento al Villars-Epeney, kaj en nordokcidento al Cheseaux-Noréaz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Yvonand pasas la kantona ĉefvojo n-ro 152 de Estavayer-le-Lac al Yverdon-les-Bains. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Payerne al Yverdon-les-Bains. De la stacidomo poŝtaŭtolinio kondukas al la ĉirkaŭaj vilaĝoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas en sudo tra la komunuma teritorio, situas proksimume 6 kilometrojn okcidente apud Yverdon-les-Bains.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Yvonand datiĝas el la jaro 1010 kiel Evonant. Jam dum la neolitiko kaj la bronzepoko apud la lagobordo de Yvonand ekzistis setlejoj. Dum mezepoko Yvonand apartenis al la Baronejo Grandson. Sub la berna regado Yvonand estis unu el la kvin tribunalejo de la Voktejo Grandson. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Yvonand estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu en la jaro 2008 estis integrita al nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso. [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]