Yvonne Thooris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yvonne Thooris
Tombo de Albert Thooris kaj lia filino Yvonne en la centra tombejo de Brugge (Steenbrugge), sekcio 7.

Yvonne THOORIS (naskiĝis la 16-an de majo 1889 en Bruĝo, mortis la 21-an de septembro 1978 en Oostkamp, apud Bruĝo, Belgio) estis esperantistino.

Ŝia patro estis Albert Thooris, advokato, ano de familio de juristoj kaj altrangaj oficistoj kaj framasono (membro de la bruĝa loĝio La Flandre)[1]. Ŝia patrino, Marie Raick, naskiĝis en Lieĝo. Ŝia avo, Louis Thooris, estis urba sekretario.[2]

Ŝi aliĝis al la Bruĝa Grupo Esperantista en 1906 kaj estis ties prezidanto ekde la fino de la unua mondmilito ĝis la jaro 1946 (kun interrompo inter 1925-1929, en tiu periodo pro personaj cirkonstancoj anstataŭita de s-ro Sylvain Dervaux)[3], poste honora prezidanto. Inter la du mondmilitoj ŝi estis ankaŭ vicprezidanto de la Reĝa Belga Ligo Esperantista. Dum multaj jaroj ŝi estis Delegito de UEA.

En la 1920-aj jaroj ŝi posedis punto-komercon en Noordzandstraat en Bruĝo.[4]

Post la dua mondmilito ŝi malaperis el la publika vivo. La lastajn jarojn de sia vivo ŝi pasigis en Kapellestraat in Oostkamp.

Nekrologoj aperis en Esperanto Panorama, januaro-februaro 1979, p. 3, kaj en Brugsch Handelsblad, la 29-an de septembro 1978.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. De Heeren Broederkes van den Moortelbak. 250 jaar Vrijmetselarij in West-Vlaanderen, 2015 (p. 137).
  2. Naskiĝakto de la 18-a de majo 1889.
  3. Belga Esperantisto, februaro-marto 1929, p. 26
  4. Wegwijzer van West-Vlaanderen, 1923 kaj 1925.