Zábřeh
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Šumperk. Pri Zábřeh - urboparto de Ostrava, legu paĝon pri Zábřeh (Ostrava).
| Zábřeh | |||
| germane: Hohenstadt | |||
| urbo | |||
|
Vido al Zábřeha kastelo de sudokcidento el Havlíčkova-strato
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Zábřeh | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Olomouc | ||
| Distrikto | Distrikto Šumperk | ||
| Administra municipo | Zábřeh | ||
| Historia regiono | Moravio | ||
| Fervojstacio | Zábřeh na Moravě | ||
| - fervojlinio | n-ro 270 | ||
| Memorindaĵoj | Zábřeh na Moravě kastelo, Preĝejo de sankta Bart., Preĝejo de sankta Barbaro | ||
| Rivero | Moravská Sázava | ||
| Situo | Zábřeh | ||
| - alteco | 285 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°52′55″N 16°52′29″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.88194 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.88194°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 34,58 km² (3 458 ha) | ||
| Loĝantaro | 14 416 (03.07.2006) | ||
| Denseco | 416,89 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1254 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 789 01 | ||
| NUTS 3 | CZ071 | ||
| NUTS 4 | CZ0715 | ||
| NUTS 5 | CZ0715 541354 | ||
| Katastraj teritorioj | 5 | ||
| Partoj de urbo | 5 | ||
| Retpaĝo: www.muzabreh.cz | |||
Zábřeh [zAbrĵeĥ] (la katastra teritorio kaj la fervoja stacio portas nomon Zábřeh na Moravě) estas urbo kun 15 000 loĝantoj, situanta en norda Moravio, en distrikto Šumperk, 9 km de urbo Šumperk.
La unua mencio estas el la jaro 1254. Zábřeh evoluis en monteto super la maldekstra bordo de rivero Moravská Sázava kiel vilaĝo kun gotika burgaro, pli malfrue kun burgeto de familio Tunkelidoj kaj post ili Boskovicidoj. Zábřeh fariĝis la urbo en la jaro 1289. La burgo estis alikonstruita en la 16-a jarcento al renesanca unuetaĝa kastelo, kiu estis pli malfrue barokigita kaj ĉirkaŭe fondita naturparko. Hodiaŭ la kastelo estas sidejo de urba oficejo. Paralelograma placo havas valoran domon nomata Pod Podloubím. El ekleziaj memorigaĵoj preĝejo de sankta Barbora havas pli malfruan gotikan kernon kaj turon kaj ĝi estis alikonstruita en la jaro 1773. Paroĥeja preĝejo de sankta Bartolomeo estis alikonstruita jam pli baldaŭ, nome en la jaroj 1750 – 1757. Mariana kolono antaŭ la kastelo estas el la jaro 1713. La urbo estas naskoloko de konata polusregiona esplorvojaĝisto Jan Welzl. En pasinteco estis en la urbo ĉefe teksindustrio, nun ankaŭ maŝinindustrio. Al evoluo de la urbo kontribuis fervojo.
|
|
|
|---|---|
|
Dolní Bušínov | Hněvkov | Pivonín | Václavov | Zábřeh |
|