Zábřeh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zábřeh na Moravě)
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Šumperk. Pri Zábřeh - urboparto de Ostrava, legu paĝon pri Zábřeh (Ostrava).
Zábřeh
germane Hohenstadt
urbo
Vido al Zábřeha kastelo de sudokcidento el Havlíčkova-strato
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zábřeh
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Administra municipo Zábřeh
Historia regiono Moravio
Montaro Zábřeha montetaro
Fervojstacio Zábřeh na Moravě
 - fervojlinio n-ro 270
Memorindaĵoj Zábřeh na Moravě kastelo, Preĝejo de sankta Bart., Preĝejo de sankta Barbaro
Rivero Moravská Sázava
Situo Zábřeh
 - alteco 285 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 55″ N 16° 52′ 29″ O / 49.88194 °N, 16.87472 °O / 49.88194; 16.87472 (mapo)
Areo 34,58 km² (3 458 ha)
Loĝantaro 13 434 (2023)
Denseco 388,49 loĝ./km²
Sulko Mohelnica sulko
Unua skribmencio 1254
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 789 01
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0715
NUTS 5 CZ0715 541354
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 20
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zábřeh
Retpaĝo: www.muzabreh.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Zábřeh [zAbrĵeĥ] (la katastra teritorio kaj la fervoja stacio portas nomon Zábřeh na Moravě) estas urbo kun 13 434 loĝantoj (2023), situanta en Ĉeĥio, en norda Moravio, en distrikto Šumperk, 9 km de urbo Šumperk.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Leština, Lesnice, Kosov, Jedlí, Hynčina, Jestřebí, Postřelmov, Rájec, Drozdov, Krchleby, Nemile, Rovensko kaj Svébohov.

Historio[redakti | redakti fonton]

Statuo de Jan Welzl en Zábřeh

La unua mencio estas el la jaro 1254. Zábřeh evoluis en monteto super la maldekstra bordo de rivero Moravská Sázava kiel vilaĝo kun gotika burgaro, pli malfrue kun burgeto de familio Tunkelidoj kaj post ili Boskovicidoj. Zábřeh fariĝis la urbo en la jaro 1289. La burgo estis alikonstruita en la 16-a jarcento al renesanca unuetaĝa kastelo, kiu estis pli malfrue barokigita kaj ĉirkaŭe fondita naturparko. Hodiaŭ la kastelo estas sidejo de urba oficejo. Paralelograma placo havas valoran domon nomata Pod Podloubím. El ekleziaj memorigaĵoj preĝejo de sankta Barbora havas pli malfruan gotikan kernon kaj turon kaj ĝi estis alikonstruita en la jaro 1773. Paroĥeja preĝejo de sankta Bartolomeo estis alikonstruita jam pli baldaŭ, nome en la jaroj 17501757. Mariana kolono antaŭ la kastelo estas el la jaro 1713. La urbo estas naskoloko de konata polusregiona esplorvojaĝisto Jan Welzl. En pasinteco estis en la urbo ĉefe teksindustrio, nun ankaŭ maŝinindustrio. Al evoluo de la urbo kontribuis fervojo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 790
18806 017
18906 599
19007 653
19107 918
19218 078
JaroLoĝantoj
19309 122
19507 733
19619 293
197010 767
198015 184
199115 005
JaroLoĝantoj
200114 561
201114 001
201413 798
201613 792
201713 645
201813 666
JaroLoĝantoj
201913 589
202013 456
202113 479
202213 281
202313 434
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.