Zäziwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zäziwil
Blazono de Zäziwil
Zäziwil
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46°54′7″N 7°39′42″O  /  46.90194°N, 7.66167°O / 46.90194; 7.66167 (Zäziwil)Koordinatoj: 46°54′7″N 7°39′42″O  /  46.90194°N, 7.66167°O / 46.90194; 7.66167 (Zäziwil)
Nombro de enloĝantoj 1566
Areo 5,4 km²
Alteco 686 m super marnivelo
Poŝtkodo 3532
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Zäziwil
v  d  r
Information icon.svg

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Zäziwil estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis parto de la distrikto Konolfingen. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nove fondita administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 1566 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Zäziwil situas 17 kilometrojn sudoriente de la federacia urbo Berno en monteta kamparo inter la valoj de Aro kaj Emme. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Zäzwil mem ankaŭ la setlejoj Leimen (sur 712 m s.m.), Länzligen (sur 740 m s.m.), Reutenen (sur 838 m s.m.) kaj Oberreutenen (sur 880 m s.m.).

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordo al Oberthal, en oriento al Bowil, en sudo al Oberhünigen, en okcidento al Mirchel, kaj en nordokcidento al Grosshöchstetten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Zäziwil disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Berno de Lucerno. Paralele al la fervojlinio ankaŭ kondukas la kantona ĉefvojo. Poŝtaŭtolinio al Grosshöchstetten zorgas por la fajna distribuo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Zäziwil datiĝas el la jaro 1299 kiel Cezzenwile.

Dum mezepoko Zäziwil apartenis al la Senjorujo Signau, kiu apartenis al la suvereneco de la Grafoj de Kiburgo. Kun la Senjorujo la vilaĝo fariĝis en la jaro 1399 posedaĵo de la urbo Berno, sed estis pluvendita al la bernaj civitanoj de Büren. En la jaro 1529 Zäziwil estis metita sub la rekta regado de la urbo Berno kaj atribuita al la nove kreita kamparvoktejo Signau kun tribunala loko Konolfingen. Post la kolapso de la malnova reĝimo dum la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo estis atribuita al la nove kreita distrikto Höchstetten. Ek de la jaro 1803 ĝi apartenis al la ĉefdistrikto Konolfingen, kiu estis transformita per la nova kosntitucio de 1831 al la hodiaŭa distrikto Konolfingen.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]