ZSC Lions

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Steiner ludis en la sezono 2005-2006 por ZSC Lions

ZSC Lions estas zurika glacihokeklubo, kiu ludas en la Svisa Nacia Ligo A, la supera nacia hokeligo de svislando. Ĝia antaŭa nomo estis Zürcher Schlittschuhklub (en Esperanto Zurika Glacisketilklubo). La plej granda sukceso de la klubo estis la 5:0-venko de la finalo de la Ligo de la Glacihokeĉampionoj la 28-an de januaro 2009 kontraŭ la rusa glacihokeĉampiono HK Metallurg Magnitogorsk (ruse: Металлург Магнитогорск).

Historio

La klubo estis fondita la 15-an de oktobro 1930. Ĝi fariĝis svisa ĉampiono en la jaroj 1936, 1949, 1961, 2000, 2001 kaj 2008. La klubo krome gajnis la Spengler-Pokalon en la jaroj 1944/45 kaj 1945/46 kaj en la sezonoj 2000-2001 kaj 2001-2002 la IIHF Kontinentan Pokalon. En la sezono 2008-2009 la klubo gajnis la Ligon de la Glacihokeĉampionoj kaj tiel fariĝis eŭropa glacihokeĉampiono.

Antaŭ la klubo nomiĝis simple Zürcher Schlittschuhklub respektive ZSC. Post la kunfando kun la glacihokesekcio de Grasshopers Zürich la klubo alprenis la nomon ZSC Lions, dum la antaŭa Grasshopers Glacihokeklubo fariĝis sub la nomo GCK Lions la farmteamo de ZSC Lions en la Nacia Ligo B.

Hejmstadio

La hejmstadio de ZSC Lions estas la tiel nomita Salonstadio Zuriko (germane Hallenstadion), unu el la plej grandaj multfunkciaj haloj en Eŭropo. Pro la multflanka uzado de la stadio lastatempe ekzistas konflikto inter la klubo ZSC Lions kaj la portanta kompanio Hallenstadion AG, ĉar pro la multflanka uzado de la stadio la glacihokeklubo ne ĉiam povas utiligi la stadion por siaj hejmludoj. La klubanoj tial postulas apartan glacihokestadion, kiun la urbo pro kostaj kialoj ĝis nun tamen ne pretas konstrui.

Aktuala ludistaro 2008/09

Goluloj
N-ro Nomo Naskiĝtago Naskiĝloko En la teamo ek de Lasta teamo
30 Lukas Flüeler 22-an de oktobro 1988 Kloten, Svislando 2007 Ottawa 67’s
31 Ari Sulander 6-an de januaro 1969 Helsinki, Finnlando 1998 Jokerit Helsinki
35 Flavio Streit 30-an de majo 1978 ?, Svislando 2007 HC Thurgau
Defendantoj
N-ro Nomo Naskiĝdato Naskiĝloko En la teamo ek de Lasta teamo
4 Patrick Geering 12-an de februaro 1990 ?, Svislando 2008 GCK Lions
5 Severin Blindenbacher 15-an de marto 1983 ?, Svislando 2005 Kloten Flyers
11 Andri Stoffel 24-an de oktobro 1984 ?, Svislando 2003 GCK Lions
14 Pascal Müller 10-an de aprilo 1979 Langnau, Svislando 2008 HC Davos
15 Mathias Seger 17-an de decembro 1977 Flawil, Svislando 1999 Rapperswil-Jona Lakers
18 Daniel Schnyder 21-an de junio 1985 Zürich, Svislando 2005 GCK Lions
25 Radoslav Suchý 7-an de aprilo 1976 Kežmarok, Slovakio 2006 Columbus Blue Jackets
34 Claudio Cadonau 4-an de julio 1988 ?, Svislando 2008 GCK Lions
Atakantoj
N-ro Nomo Pos Naskiĝdato Naskiĝloko En la teamo ek de Letztes Team
7 Thibaut Monnet RW 2-an de februaro 1982 Kantono Valezo, Svislando 2007 Fribourg-Gottéron
8 Martin Wichser F 17-an de marto 1984 ?, Svislando 2008 GCK Lions
9 Domenico Pittis C 1-an de oktobro 1974 Calgary, Alberta, Kanado 2008 Kloten Flyers
10 Cyrill Bühler C 4-an de novembro 1983 Zuriko, Svislando 2008 Kloten Flyers
13 Peter Sejna LW 5-an de oktobro 1979 Liptovský Mikuláš, Slovakio 2007 Peoria Rivermen
17 Lukas Grauwiler F 13-an de aprilo 1984 Zuriko, Svislando 2005 GCK Lions
19 Jean-Guy Trudel F 18-an de oktobro 1975 Sudbury, Ontario, Kanado 2008 Peoria Rivermen
39 Mark Bastl C 30-an de novembro 1980 Villars, Svislando 2007 Fribourg-Gottéron
43 Jan Alston C 14-an de aprilo 1969 Granby, Kvebeko, Kanado 2001 Adler Mannheim
47 Kim Lindemann F 9-an de novembro 1982 ?, Svislando 2003 GCK Lions
51 Ryan Gardner RW 18-an de aprilo 1978 Akron, Ontario, Kanado 2007 HC Lugano
52 Kevin Gloor F 26-an de aprilo 1983 ?, Svislando 2007 GCK Lions
61 Alexej Krutow F 1-an de februaro 1984 ?, Rusio 2007 Chimik Woskressensk
68 Aurelio Lemm F 16-an de majo 1988 ?, Svislando 2007 GCK Lions
71 Blaine Down C 16-an de julio 1982 Oshawa, Ontario, Kanado 2008 Herning Blue Fox
79 Oliver Kamber RW 7-an de majo 1979 Sissach, Svislando 2008 Rapperswil-Jona Lakers
97 Adrian Wichser C 18-an de marto 1980 Vinterturo, Svislando 2005 HC Lugano
Trajnistoj
  Nomo Naskiĝdato Naskiĝloko En la teamo ek de Lasta teamo
Sean Simpson 19-an de januaro 1959 Essex, Britio 2008 EV Zug
Colin Muller 1-an de majo 1960 Toronto, Ontario, Kanado 2008 EV Zug

Eksteraj ligiloj

grekeRetejo de la glacihokeklubo ZSC-Lions