Za Dengel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Za Dengel estis negusä nägäst (imperiestro) de Etiopujo sub la regnomo Acnaf Seged II (geezlingve አፅናፍ ሰገድ), "al kiu la kresto sin klinas"; 1603 - 1604), kaj membro de la Salomona Dinastio. Li estis filo de Lesana Krestos kaj frato de Sarsa Dengel.

En 1603 Za Sellase imperiestrigis Za Dengel, intencante ke li estu nur simbola estro. Sed Za Dengel vokis la jezuiton Pedro Páez al sia kortego en Dankazo, kaj akceptis konvertiĝon al Roma Katolikismo. Pro tiu forlaso de la landa eklezio, Za Sellasse ĉesis subteni lin, kaj okazigis ribelon. En la batalo pri la ribelo, en kiu 200 portugalaj soldatoj militis por li, Za Dengel mortis, je la 16-a de la monato Tekemt (t.e. la 24-an de oktobro, 1604).