Zabajono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zabaglione.JPG

Zabajono estas frandaĵo el sukero, ovoflavo, vanilo kaj likvoro, kuirbanita.

Ĝi estas unu el la plej famaj desertoj de la itala kuirarto. Temas pri vinŝaŭmaĵo: oni unue ŝaŭmkirlas ĝis blanko ovoflavojn kaj sukeron, antaŭ ol aldoni Marsala-vinon, rumon kaj eble cinamon kaj ŝaŭmkirli en akvobano.

Oni servas zabajonon plej ofte en per sukero pulverigitaj glasoj (pokaloj) kun biskvitoj au pannetone (lombarda pankuko).

La invento de tiu recepto estas atribuita kaj al Bartolomeo Scappi, fama itala kuiristo de la 16-a jarcento, kaj al kuiristo de la kortego de la duko Karlo Emanuelo la 1-a de Savoie en la 18-a jarcento.

Baza recepto[redakti | redakti fonton]

Por 4 personoj: 5 ovoflavoj, 1 ovo, 2 kuleroj da sukero, 1/2 glaso da marsala-vino.

En akvobano miksi la 5 ovoflavojn, la ovon kaj la sukeron.

Ŝaŭmkirli per kirlilo ĝis obteno de preskaŭ blanka ŝaŭmo.

Aldoni iom post iom la marsala-vinon kirlante ĝis densigo de la ŝaŭmo.