Zabili Mi Żółwia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michał Wojnar (kantado) kaj Dominik Barnaś (basgitaro) dum koncerto

Zabili Mi Żółwia estas malaktiva pola punka, skaa kaj regea muzika grupo. Ĝin fondis grupo de amikoj en duono de 1997 en Mazańcowice, malgranda komunumo apud Bielsko-Biała. En 2014, post koncerta turneo, la grupo finis sian aktivadon.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua koncerto de la grupo okazis en bazlernejo en Mazańcowice en Majo 1999. Post kelkaj koncertoj en 2000 la gitariston Szymon Taranowski anstataŭis Kuba Wieczorek. En pli-malpli sama tempo al la grupo aliĝis Wojtek Homa, kiu aldonis al la grupo novan instrumenton – akordionon.

En Oktobro 1999 la unuan fojon Zabili Mi Żółwia registris siajn kantojn kaj tiel kreis sian unuan demo-albumon titolitan Mordercy żółwia, kie estis k.a. kantoj Kwiatek, Być człowiekiem, Serce ogrodu, Starzec.

En Februaro 2001 estis duonprofesie registrita unua albumo de la grupo, Akt I. Eldonon kaj distribuadon prizorgis la grupo mem. Registradon mem faris Piotr „Yoyo” Jakimów per ne profesia ekipaĵo.

En Novembro 2004 la grupo ekhavis manaĝeron Jarek Czulak, kiu signife plioftigis koncertojn.

En Majo 2005 la grupo registris novan promocian materialon kaj samtempe anoncis duan albumon. Registradon de tri kantoj, titolitaj Wiosna, Barykady kaj Dlaczego, faris Tomasz Zborek en la studio Media-Art en Bielsko-Biała.

La 30an de Marto 2006 eldonis Zabili Mi Żółwia debutan albumon Uczucia w promocji en Vroclava eldonejo Lou&Rocked Boys / Rockers Publishing. En la albono estis ekzemple la kantoj Uczucia w promocji, Jaracz, Dlaczego, Barykady, Mała armia, Dezerter.

En Decembro 2006 la grupo finis sian kunlaboradon kun Jarek Czulak. Iom signifaj koncertoj de la grupo estas ekz.: koncerto en la festo Winter Reggae en 2002, partopreno en la finalo de WOŚP en Varsovio en 2004, en Żory en 2008 kaj en Czechowice-Dziedzice en 2009, prezentiĝo en la Varsovia klubo Stodoła en Februaro 2004 kun Habakuk, Daab kaj aliaj, prezentiĝo en la festo Nie Zabijaj en Stare Olesno en julio 2005.

La 14an de Oktobro 2008 en la oficiala retejo de Zabili Mi Żółwia aperis nova unuopaoĵo nomita "Ostatni raz" promesanta novan albumon. La 17an de Novembro 2008 estis eldonita nova albumo titolita Twarzą w twarz.

La 2an de Junio 2012 aperis unuopaĵo "My maszyny", kiu anoncis la albumon "Wniebowzięci". La nova albumo estis eldonita la 15an de Aŭgusto 2013.

La 7an de Januaro 2014 la grupo en sia oficiala facebook-a paĝo anoncis finon de sia aktivado post lasta koncerto de sia planata koncerta turneo. Sian aktivadon la grupo finis la 14an de Julio 2014 kun klarigo, ke „la grupo ne ĉesis ekzisti, nek malfondiĝis“.[1]

Membroj[redakti | redakti fonton]

Nuntempaj membroj[redakti | redakti fonton]

  • Kuba Wieczorek – gitaro, flanka kantado
  • Michał Wojnar – kantado
  • Wojtek Homa – akordiono, klavinstrumento, flanka kantado
  • Dominik Barnaś – basgitaro
  • Karol Wieczorek - drumo

Antaŭaj membroj[redakti | redakti fonton]

  • Szymon Taranowski – ritma gitaro
  • Przemek Danel – drumo (ĝis 2009)
  • Marcin Kawka - klavinstrumento

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Mordercy żółwia (demo, 1999)
  • Akt I (demo, 2001)
  • Uczucia w promocji (2006)
  • Twarzą w twarz (2008)
  • Wniebowzięci (2013)

Muzikvideoj[redakti | redakti fonton]

fonto:[2]

  • Wiosna
  • My Maszyny

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Zabili Mi Żółwia en la pola Vikipedio.