Zacharias Hildebrandt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zacharias Hildebrandt
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1688 (1688-01-01)
en Ziębice
Morto 11-an de oktobro 1757 (1757-10-11) (69-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio
Familio
Infano Johann Gottfried Hildebrandt
Okupo
Okupo orgenkonstruo • muzikilfaristo
Verkoj Zacharias Hildebrandt organ (Naumburg)
vdr

Zacharias Hildebrandt (* 1688 en Münsterberg; † 11-a de oktobro 1757 en Dresdeno) estis germana orgenkonstruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro Heinrich Hildebrandt, ĉarfarista majstro, sendis lin en 1713 al Gottfried Silbermann en Freiberg por lernoservi. En 1721 li finfaris sian majstraĵon, la orgeno de la Nikolai-preĝejo Langhennersdorf. Sekvis la konstruado de orgeno en Störmthal ĉe Lepsiko, pro kio li konatiĝis kun Johann Sebastian Bach. Ekde 1724 ĝis 1726 okazis la konstruado de la orgeno en Lengefeld, pro kio ekestis kverelo kun Gottfried Silbermann, kiu ekde nun konsideris Hildebrandt kiel konkuranto kaj ekprocesis kontraŭ li. La kverelon arbitraciis interkonsento, en kiu Hildebrandt sin devigis akcepti nur tiujn mendojn, kiujn Silbermann antaŭe malakceptis. Li translokigis post tio sian agosferon en la Lepsikan regionon kaj la okcidentan Elektoprinca Lando Saksio.

La plej granda orgeno de Zacharias Hildebrandt kun 53 registroj troviĝas en la preĝejo St. Wenzel en Naumburg (Saale). Ĝi estis konstruata inter 1743 ĝis 1746. La 27-an de septembro 1746 Gottfried Silbermann kaj Johann Sebastian Bach komune deprenekzamenis ĝin. Pri la dispozicio Hildebrandt ekprenintis konsilojn de Bach. La plurfoje alikonstruita orgeno estis komlete restaŭrata en la jaroj 1993 ĝis 2000.

Krome Hildebrandt vartadis ekde 1732 ĝis 1738 la orgenon en la katedralo de Merseburg. Tiam Hildebrandt sin establintis kiel orgenkonstruisto en Weißenfels. En 1734 li enkonstruis en tiun ĉi orgenon plurajn novajn registrojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Zacharias Hildebrandt konstruis jenajn orgenojn:

loko finfarite verkoj registroj rimarkoj
Langhennersdorf ĉe Freiberg
1722
II / Ped
21
1990-1996 restaŭrite
Störmthal ĉe Lepsiko
1723
I / Ped
14
1934 parte restaŭrite
Hilbersdorf b. Freiberg
1724
I
5
restaŭrite, nun el al muzikinstrumenta muzeo Leipzig
Liebertwolkwitz ĉe Lepsiko
1725
I / Ped
13
1813 detruite
Lengefeld en la Arcmontaro
1726
II / Ped
22
1933 alikonstruite
Sangerhausen, Hl. Geist-Stift
1727
I
6
ne konserviĝinte
Sangerhausen, St. Jacobi
1728
II / Ped
27
1976-1978 restaŭrite
Pölsfeld ĉe Sangerhausen
1728
I / Ped
11(?)
pliampleksigite de Hildebrandt
Sotterhausen b. Sangerhausen
1730
I / Ped
9
2005 restaŭrite
Lindenau ĉe Lepsiko
1732
I / Ped
10
ne konserviĝinte
Eutritzsch ĉe Lepsiko
1736
I / Ped
10
ne konserviĝinte
Naumburg, urbopreĝejo St. Wenzel
1746
III / Ped
53
1993-2000 restaŭrite
Großwiederitzsch ĉe Lepsiko
1748
I / Ped
10
1902 malkonstruite
Hettstedt i. Ostharz, St. Jacobi
1749
II / Ped
31
nur fasado konserviĝis
Goldbach ĉe Bischofswerda
1756
I / Ped
10
1908 alikonstruite
Dresdeno, Dreikönigskirche
1757
II / Ped
38
1945 detruite

La verkoj de Zacharias Hildebrandts estas viva atesto pri baroka orgenkonstruarto kaj sonidealo. Iliaj restaŭrado kaj konservado meritas grandan atenton.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Pohl: Die Orgeln des Zacharias Hildebrandt in und um Sangerhausen (germanlingve), Dößel 2006 (= Steko-Kunstführer Nr. 31) - ISBN 978-3-89923-138-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]