Zacharie Astruc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zacharie Astruc
Persona informo
Zacharie Astruc
Naskiĝo 23-an de februaro 1833 (1833-02-23)
en Angers
Morto 24-an de majo 1907 (1907-05-24) (74-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo skulptistoartokritikisto • pentristo • poeto • komponistoĵurnalisto vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en Francio vd
Verkado
Verkoj Le Marchand de masques vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Édouard Manet:
Portreto de Zacharie Astruc
Kunsthalle Bremen

Zacharie Astruc (1833, Angers – 1907, Parizo) estis franca skulptisto, pentristo, poeto, kaj arta kritikisto. Li estis grava figuro en la kultura vivo de Francio en la dua duono de la 19a jarcento, kaj partoprenis en la unua ekspozicio de Impresionismo de 1874 kaj ankaŭ en la Universala Ekspozicio de 1900. Kiel arta kritikisto, verkanta ĉefe inter 1859–1872, estis arda defendanto de Courbet, kaj estis unu el unuaj kiuj agnoskis la talenton de Manet. Li defendis ankaŭ la verkojn de Monet, Whistler, Carolus-Duran, Fantin-Latour, kaj Alphonse Legros. Li aperas en la fama pentraĵo de Henri Fantin-Latour, Un atelier aux Batignolles— kie li sidas ĉe Manet, kiu estas montrata pentranta lian portreton. Astruc estas ĝenerale rilatita al la titoligo de la pentraĵo de Manet "Olympia," kaj ero el poemo de Astruc estis inkludita en la kataloga teksto por "Olympia" kiam ĝi estis ekspoziciata ĉe la Salono de 1865.[1]

Astruc estis hispanemulo, konanto de la arto kaj literaturo de Hispanio. Post veturado al Hispanio en 1864, li helpis prepari la itineraron por la ununura veturo de Manet al Hispanio en 1865.[2] Astruc helpis disvastigi revivigon de la intereso pri la pentraĵoj de El Greco.[3] Astruc estis ankaŭ grava figuro de la movado Japanismo en Francio en la 1860-aj kaj 1870-aj jaroj, publikante, inter aliaj verkoj, tri mejloŝtonajn artikolojn pri Japanismo en la pariza gazeto, L'Etendard, en 1867–68.[4]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sharon Flescher, Zacharie Astruc: Critic, Artist and Japoniste (1833-1907) (Garland Publishing: New York, 1978).
  2. S. Flescher 1978, Chapter II.
  3. J. Russel, Seeing The Art Of El Greco As Never Before
  4. S. Flescher 1978, Ĉapitro lV.