Zafarraya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Zafarraya en la provinco de Granada.

Zafarraya estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio.

Zafarraya estas konata pro malkaŝo de makzelo de Neandertalo en kavo (Cueva del Boquete) en 1983 fare de Cecilio Barroso kaj Paqui Medina. Tiu makzelo estis datita je 30,000 jaroj antaŭ nuntempo (aK), kaj tiam reprezentis la plej fruajn restaĵojn de Neandertalo [1][2]. Ĉe la makzelo oni trovis ilojn de la Musteria epoko de 27,000 jaroj aK. Tiu trovaĵo estis unu el la unuaj eroj de definitiva pruvo, ke la Neandertaloj kaj moderna homo koincidis en Eŭropo dum longa tempo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hublin J.J., Barroso Ruiz C., Medina Lara P., Fontugne M., Reyss J.-L., 1995 - The Mousterian site of Zafarraya (Granada, Spain): dating and implications on the palaeolithic peopling processes of Western Europe. C. R. Acad. Sc. Paris. 321 (IIa): 931-937
  2. Hublin J.-J et E.Trinkaus, 1998 - The Mousterian human remains from Zafarraya (Granada, Spain). American Journal of Physical Anthropology suppl 26 : 122-123