Zafra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Palaco de familio Feria, en Zafra.

Zafra estas hispana urbo situanta sude de la provinco Badajoz, en la sudokcidenta regiono kaj aŭtonoma komunumo Ekstremaduro. Ĝi havas (laŭ datumoj de 2003) ĉ. 15.500 loĝantojn. Ĝi estas unu el la plej gravaj urboj en la provinco. En ĝi naskiĝis la esperanto-verkisto Jorge Camacho.

Estas fama en la urbo la Foiro de Oktobro, tradicia dum 5 jarcentoj, kiel merkato de brutobredado. Kiel vivindaĵoj elstaras la du placoj, nome Granda Placo kaj Malgranda Placo, la dua (Plaza Chica [Plasa Ĉika] de araba konstruo kaj epoko.