Zaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Zaire-1NZ.jpg
Monbileto de unu Nova Zaire, valuto de la banko de Zaire.

Zaire, ZaïreZairo estis la nomo uzita por la aktuala teritorio kaj ŝtato de la Demokratia Respubliko Kongo dum la dua respubliko, inter 1971 kaj 1997. Kvankam tiu nomo datiĝas nur el 1971, la nomo Zaïre estas ĝenerale uzita ankaŭ por la periodo 1965-1971 de la dua respubliko, ĉar la tuta periodo estis markita de la enpovigo diktatora de Joseph-Désiré Mobutu.

Joseph-Désiré Mobutu ekhavis la povon en Kongo en 1965, kaj ordonis la enkarcerigon de Lumumba, kiu estis mortigita en karcero danke al la kompliceco de la belga sekreta servo. De 1965 la ŝtaton regis Mobutu Sese Seko. En 1971-1999 ĝi eknomiĝis Zaira Respubliko. Fakte en 1971, la tiama prezidento Mobutu ŝanĝis la nomon de la lando al Respubliko Zaire, nomo deriva el malĝusta prononcado en portugala de la vorto en kikongo nzerenzadi, kio tradukeblas kiel "la rivero kiu englutas ĉiujn riverojn", alude al la rivero Kongo, kiu same ŝanĝis sian nomon al Zaire.

Post 1980 la korupto kaj malbona administrado de la reĝimo de Mobutu lanĉis Kongon en la mizeron kaj la intercivitanan militon. De 1991 Mobutu dividis ŝtatpotencon kun la opoziciulo Etienne Tshisekedi, sed baldaŭ eloficigis lin el la ĉefministra posteno. Politika malharmonio transformiĝis al milita kontraŭstaro. De 1994 en la landon venis rifuĝintoj el la najbara Ruando, kio havis detruan influon al la landa ekonomio.

En 1994 Mobutu ŝajne apogis la amasbuĉadon ĉefe de tucioj nomita Ruanda genocido. En 1996 oni proklamis la forpelon de tucioj el la lando kaj eksplodis ribelo en orientaj regionoj; krome aliaj kontraŭantoj de Mobutu insurekciis kaj en majo de 1997 la ribelo eniris en Kinŝaso, Mobutu forfuĝis kaj la landon ekregis Laurent-Désiré Kabila, kiu redonis al la lando kaj al ŝtato la nomon de Demokratia Respubliko Kongo.

La vorto Zaire utilis ankaŭ por la tiama valuto.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Guy Vanthmesche, La Belgique et le Congo. empreintes d'une colonie (1885-1980), Complexe, 2007.
  • Marie-France Cros kaj François Misser, Géopolitique du Congo (RDC), Complexe, 2006.

Eksteraj ligiloj

Ligitaj artikoloj