Zakaridoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Zakaridoj (armene: Զաքարյաններ, Zak'arjanner), ankaŭ konata per la kartvela kromnomo Mĥargrdzeli (kartvele: მხარგრძელი), estis nobela familio de kurda origino. Elstara en mezepoka Armenio kaj Kartvelio. Ilia nomo en kartvela, Mĥargrdzeli, aŭ en la armena:Երկայնաբազուկ, (Jerkajnbazuk) signifis longbraka. Familia legendo diras ke tiu nomo venas de ilia persa prapatro akemenida reĝo Artaxerxes II " (404-358 a.K.).

Ili originas de kurda kristana familio kiu verŝajne estis el arsakida deveno (alia versio rakontas ke ili havis miksitan originon kurda aŭ arcrunia (armena) deveno de Vaspurakano laŭ kelkaj akademiuloj), kiuj poste elmigris al pli norda Armenio.