Zalakomár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Zalakomár estas unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalakaros.

Blazono de Zalakomár

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Zalakomár situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Letenye, laŭ fervojo Budapeŝto-Zagrebo. Nagykanizsa troviĝas 18 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo naskiĝis en 1969 pro unuiĝo de memstaraj apudaj vilaĝoj Kiskomárom kaj Komárváros. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, interretejo.

Komárváros[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis en 1019 en formo "Komár". Tiutempe la apudaĵo estis centro de la departemento. En 1356 abatejo fondiĝis. En 1449 la vilaĝo jam havis la rangon kampurbo, en 1552 al tio doganprena rajto aldoniĝis. Ekde la 17-a jarcento la urbeto ofte apartenis al la Osmana Imperio. En 1861 la fervojo portis ankaŭ prosperon. En 1917 incendio okazis. En 1945 la urbeto suferis pro bomboatakoj. Dum la socialismo kolĥozo funkciis.

Kiskomárom[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1410 laŭ tiama hungara ortografio "Kyskomarom". En 1540 fortikaĵo konstruiĝis, kiu malkonstruiĝis en 1681. En 1735 la vilaĝo iĝis kampurbo, en 1924 grandvilaĝo. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj vilaĝanoj. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en la komunumo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kiskomárom naskiĝis botanikisto Nándor István Gimesi.