Zalamea de la Serena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zalamea de la Serena
municipo en Hispanio
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko La Serena
Poŝtkodo 06430
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro José Antonio Murillo Dávila
Demografio
Loĝantaro 3 428  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 39′ N, 5° 39′ U (mapo)38.649722222222-5.6569444444444Koordinatoj: 38° 39′ N, 5° 39′ U (mapo) [+]
Alto 485 m [+]
Areo 245,8 km² (24 580 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zalamea de la Serena (Ekstremaduro)
Zalamea de la Serena (Ekstremaduro)
DEC
Zalamea de la Serena
Zalamea de la Serena
situo en Ekstremaduro
Zalamea de la Serena (Hispanio)
Zalamea de la Serena (Hispanio)
DEC
Zalamea de la Serena
Zalamea de la Serena
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zalamea de la Serena [+]
vdr

Zalamea de la Serena estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj - kiel la nomo sugestas - al la komarko La Serena. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 3 428 loĝantoj sur areo de 245,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km².

La loĝantoj nomiĝas ilipenses laŭ la supozata nomo de la tiama romia vilaĝo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Zalamea de la Serena estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 483 m; je 153 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 245,8 km². Ĝi situas en la kerno de la distrikto de La Serena, kiu nomigas la vilaĝon en ties dua nomparto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Romia funebra dukolono

Estas arkeologiaj restaĵoj kiel la proksima kuŝejo de Cancho Roano, kiu pruvas la ekziston de populacio en prahistoria epoko. Eble temis pri turdetanoj aŭ tartezoj de la 5-a jarcento antaŭ nia erao.

Pli certa estas ties ekzisto en romia epoko, kiam ĝi nomiĝis Iulipa, atingante gradon de romia municipo. De tiu epoko estas la plej karaktera monumento: la romia funebra dukolono, ununura en sia tipo en Iberio (estas similaj nur en Sirio) konstruita en la jaro 103, dum la regado de la imperiestro Trajano kaj nun en la centra placo ĉe la preĝejo.

Dum la epokoj de visigotoj kaj araboj, la gravo de la vilaĝo malpliiĝis. De tiu lasta epoko restas la kastelo. Oni identigis kiel Zalamea, la berbera urbo de Miknasa al Asnam (tiu de la kolonoj). Konkerita en 1236 de Pedro Yáñez, superulo de Alcántara dum la reĝado de Fernando la 3-a la Sanktulo, la vilaĝo ne rekuperis sian brilon de la tempo de romianoj ĝis la 15a jarcento, kiam Juan de Zúñiga y Pimentel, lasta superulo de la Orden de Alcántara, setligix tie kortegon de erudituloj inter kiuj elstaris Elio Antonio de Nebrija, kiu publikigis tie la unuan kastillingvan gramatikon.

Dum la 16a jarcento laus legendo okazis en la loko la epizodo en kiu inspiriĝis Calderón de la Barca por sia verko El alcalde de Zalamea, esperantigita kiel La Urbestro de Zalamea.

Konkero de Ameriko[redakti | redakti fonton]

Zalamea de la Serena ege kontribuis al la amerika konkero, ĉar, laŭ Navarro del Castillo, de tiu loko eliris al la Nova Mondo 67 personoj; inter ili Marina Ortiz de Gaete, edzino de Pedro de Valdivia, kaj ties gefratoj kiuj pasis ĉiuj al Ĉilio. Krome, Rodrigo de León Salazar pasis al Venezuelo kaj estis influa gravulo, riĉulo, kaj skabeno en la municipo de Caracas.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Tradicioj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1994 granda parto de la loĝantaro partoprenas ĉiujare en la ludadon de la teatraĵo de Calderón de la Barca La Urbestro de Zalamea, reĝisorita de Miguel Nieto, kio iĝis aŭtenta populara festo kiu allogas vizitantojn kaj aperigas la urbon en amaskomunikiloj. Krom la ludado de la ĉefa verko, okazas distraj aktivaĵoj kiel merkatoj, teatraĵetoj, ktp.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Arkeologia kuŝeĵo de Cancho Roano.
  • Romia funebra dukolono. Deklarita Nacia Monumento en 1931. Konsiderata juvelo de la romia arto en Iberio el du kolonoj sur alta soklo, ĝis 23'23 m de alto.
  • Preĝejo de Nuestra Señora de los Milagros de la 13a jarcento.
  • Mezepoka kastelo de Arribalavilla (Superlavilaĝo).
  • Palaco de la familio Zúñigas.
  • Reĝa Kapelo de la Santísimo Cristo de la Quinta Angustia de 1606 kun klasika pordo de stilo herrerana, lignaj ornamaĵoj kaj azuleĥoj en altaro kaj sakristio de la 17a jarcento.
  • Supozata hejmo de Pedro Crespo (La urbestro de Zalamea).
  • Monumento al Calderón de la Barca de la skulptisto Ricardo García Lozano.
  • Sanktejo praromia (Cueva del Valle)
  • Romia cisterno
  • Casa de los Caños, blazonhejmo de la konkeristo Pedro de Valdivia

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • Karnavalo kaj Foiro de la Cruz (Kruco), honore de la Cristo de la Quinta Angustia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]