Zalamea la Real
| Zalamea la Real | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Andaluzio | ||
| Provinco | Onubo | ||
| Retpaĝaro | [] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 3.414 (2009) | ||
| Loĝdenso | 14,23 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Areo | 240 | ||
Zalamea la Real estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. Oni ne konfuzu tiun vilaĝon kun Zalamea de la Serena en la provinco de Badajoz en Ekstremaduro. La fama teatraĵo de Pedro Calderón de la Barca nome "El alcalde de Zalamea" (La urbestro de Zalamea) okazas en la ekstremadura vilaĝo kaj ne en tiu andaluzia.
Enhavo |
Loĝantoj [redakti]
La censita populacio en 2009 estis de 3.414 loĝantoj kaj la denseco estas de 14,23 loĝ/km². Krom la kerno estas aliaj sep domaroj kiel submunicipoj.
Situo [redakti]
Zalamea la Real estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Mineja Zono en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj centro de la provinco de Onubo, je altitudo de 412 m; je 67 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 240 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 41' N, 6º 39' Ok.
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo (cerealoj, oranĝarboj kaj olivarboj) kaj brutobredado. Minado.
Historio [redakti]
Estis romia setlejo.
Vidindaĵoj [redakti]
- Arkeologia kuŝejo de El Pozuelo: dolmenoj de la Ĥalkolitiko.
- Preĝejo Nuestra Señora de la Asunción (virgulina ĉieliro).
Notoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Izquierda Unida de Zalamea - Blogo de maldekstra partio Izquierda Unida de Zalamea la Real
- Blogo de la Municipo - Informejo de la Municipo de Zalamea la Real
- Oficiala ĵurnalo de la Municipo - Informaro de la Municipo de Zalamea la Real
- Zalamea la Real - Sistemo de Informaro de Andaluzio
