Zalamerenye
Zalamerenye [zalaremenje] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalakaros. Ĝis 1892 la oficiala loknomo estis Merenye.
Bazaj informoj
- Areo: 14 km²
- Loĝantaro: 170
- Poŝtkodo: 8747
- Telefonprefikso: 93
- Koordinatoj: 46.57552N 17.09635E
Situo
Zalamerenye situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo. Zalakaros troviĝas 4, Nagykanizsa 20, Pacsa 21, Balatonszentgyörgy 25, Hévíz, Keszthely kaj Marcali po 30 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio pri Pölöskefő devenis proksimume el 1203. En 1548 kaj 1566 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1828 vivis tie 418 homoj en 55 domoj. En 1960 la komunumo ricevis la titolon "Kolĥoza Vilaĝo". Vilaĝservoj estas kulturdomo, biblioteko. La municipa administracio en Zalakaros, la bestkuracejo en Garabonc funkcias.
Vidindaĵoj
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1760
- akvomuelejo
- paroĥo el la 18-a jarcento
- akvorezervujo