Zalaszombatfa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zalaszombatfa [zalasombatfa] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti.

Aerfoto pri Zalaszombatfa

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Zalaszombatfa situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Rédics troviĝas 5, Lenti 9, Őriszentpéter 27 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1335 en formo Zombothfuolde. Ĝis 1644 la kampoj apartenis al familio Bánffy (bAnfi). La turkoj ne ĝenis la vilaĝon. Post la 1-a mondmilito la vilaĝo trovis sin proksime de la nova lando, tial Zalaszombatfa perdis naturajn kontaktojn de Alsólendva, sekve la vilaĝo preskaŭ formortis.

Vilaĝservoj estas turista hotelo kaj migra poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri szombat (=sabato) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Alsószombatfalva Bakonyszombathely Kisszombat Krassószombat
Magyarszombatfa Muraszombat Nagyszombat Pórszombat
Rimaszombat Szepesszombat Szombatfa Szombatfalva
Szombathely Szombati Szombatság Zalaszombatfa