Zamárdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Zamárdi (zamArdi) estas freŝa urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Siófok. La nomo ne havas sencon en la hungara.

Preĝejo en Zamárdi

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Zamárdi situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj, ĉe suda bordo de Balatono (havanta havenon), laŭ ĉefvojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Nagykanizsa inter la proksimaj Balatonföldvár kaj Siófok. La lasta urbo troviĝas 10 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la ferepoko, antaŭ la hungaroj avaroj loĝadis tie. La unua skriba mencio devenis el 1082. Jam en la mezepoko ĝi estis vinberkultura loko. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1774 romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (la turo estas 28 m-ojn alta) konstruiĝis, en 1861 la fervojo ekfunkciis. En la 20-a jarcento formiĝis feriaj dometoj. En 2008 la grandvilaĝo iĝis urbo.

Ne menciitaj vidindaĵoj estas 2 kapeloj, kalvinana preĝejo de 1735 kaj elvidejo.