Eduardo Zamacois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zamacois)
Eduardo Zamacois
Persona informo
Naskonomo Eduardo Zamacois y Quintana
Naskiĝo 17-an de februaro 1873 (1873-02-17)
en Pinar del Río, Nova Hispanio
Morto 31-an de decembro 1971 (1971-12-31) (98-jaraĝa)
en Bonaero
Tombo San Justo Cemetery vd
Lingvoj hispanafranca vd
Loĝloko MadridoParizoBarcelonoBonaero vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Subskribo Eduardo Zamacois
Familio
Patro Pantaleón de Zamacois y Urrutia vd
Edz(in)o M. F. de Zamacois vd
Infanoj Gloria Zamacois vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • ĵurnalisto • eldonisto • scenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eduardo ZAMACOIS (naskiĝis en 1876 en Piñar del Rio, Kubo, mortis en 1972), estis hispana verkisto.

Zamacois komencis sian karieron kiel ĵurnalisto, profesio en kiu li restis dum multaj jaroj. Dum la Unua Mondmilito li estis korespondanto en Parizo de La Tribuna. Kiam li estis 19-jaraĝa, li publikigis sian unuan libron La enferma (La Malsanulino). En Zamacois aperas unue la literaturo de stilo onirika kaj hedonista, evidenta ĉe la novelo La Enferma(La Malsanulino). En Barcelono li redaktis la revuon Vida Galante (Gracia Vivo), kiu elmontras la saman stilon. Poste li publikigis plurajn verkojn de realisma literaturo, ekz. la trilogio Las Raices (La Radikoj). Zamacois fariĝis konata kiel la unua homo, kiu alportis el Francio la pikareskan novelon, la artan erotikan novelon, kaj la unua kiu kulturigis ilin. Al tiuj noveloj, krude realistaj, li aldonis ankaŭ psikologion, elegantan dececon, la homan forton.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • La enferma (1895)
  • Consuelo (1896)
  • Punto negro (1897)
  • El seductor (1902)
  • Memorias de una cortesana (1904)
  • Sobre el abismo (1905)
  • Las confesiones de un niño decente (1916)
  • Memorias de un vagón de ferrocarril (1925)
  • Las raíces (1934)
  • Los muertos vivos (1935)
  • El asedio de Madrid (1938)
  • Un hombre que se va.... (1964) (memorias)
  • Desde mi butaca
  • El teatro por dentro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]