Zaman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zaman (ĵurnalo)

emblemo

taggazetogazeto
Speco Ĉiutaga gazeto
Formato Berlina (470 mm × 315 mm)

Posedanto Feza Inc.
Redaktisto Ekrem Dumanlı
Establodato 1986
Posedata de Feza Publications vd
Stabo Fevzi Cakmak Mah. A. Taner Kislali Cad. Ne:6 34194 Bahcelievler, Istanbulo
Turkio

Retejo www.zaman.com
vdr

Zaman (laŭvorte "tempo" aŭ "epoko" en la turka lingvo) estas turka ĉiutaga gazeto. Ĝi fondiĝis en 1986 kaj estis la unua turka ĉiutaga gazeto en Interreto en 1995. Ĝi enhavas informojn internaciajn, naciajn (Turkio), pri negoco kaj aliaj aktualaĵoj. Ĝi havas ankaŭ multajn regulajn kolumnistojn, kiuj kovras aktualaĵojn, intervjuojn kaj kulturan sekcion.

Redakcio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 4-a de marto 2016 (pri la posta evoluo vidu sube), Zaman estis sendependa Istanbulo-bazita ĵurnalo kun loka redakcio plus speciala internacia redakcio por aliaj landoj. Aldone al kvar lokoj en Turkio, regionaj eldonoj estas presataj kaj distribuataj en Aŭstralio, Azerbajĝano, Bulgario, Germanio, Rumanio, Kazaĥio, Kirgizistano, Makedonio, Turkmenio kaj Usono. Oficejoj de Zaman kaj korespondantoj situas en diversaj gravaj urboj en la mondo, ekz. Vaŝingtono, Novjorko, Bruselo, Moskvo, Kairo, Baku, Frankfurto ĉe Majno, Aŝgabato, Taŝkento kaj Bukareŝto.

Zaman estas ankaŭ unu el la kelkaj turkaj gazetoj, kiuj havas anglalingvan redakcion sur la interreto. Ĝi ankaŭ disponas je granda reto de fremda ĵurnalistoj, ĉefe en Rusio kaj Mez-Azio. Ĝi ankaŭ havas rumanan,kazaĥa bulgaran, rusan, Azerbajĝana, uzbeka, turkmena kaj tiel plu redakcioj.

Origine ekzistis anglalingva eldono de Zaman; de 16-a de januaro 2007 (laŭ aliaj: decembro 2006) nova anglalingva ĵurnalo Today's Zaman transprenis tiun rolon.

Politika vido[redakti | redakti fonton]

La gazeto estas konsiderita modern-islama kaj proksima al la instruoj de Fethullah Gülen.[1]

Pozicio kaj juĝoj ĝis februaro 2016[redakti | redakti fonton]

Ĝia cirkulado estas 660.000,[2] farante ĝin la plej populara ĵurnalo en la lando. Kiel sendependa ĉiutaga gazeto, Zaman estas agnoskita pro sia honesta, objektiva kaj balancita informado pri aktualaĵoj. Ĝi gajnis multajn naciajn kaj internaciajn premiojn, ĉefe pro siaj moderna paĝoaranĝo kaj kontribuo al inter-kultura kompreno tra siaj internaciaj redakcioj.

Transpreno fare de la registaro en marto 2016[redakti | redakti fonton]

La 4-an de marto 2016 la registaro de Turkio konfiskis kontrolon de la gazeto. Post la enoficiĝo, la retpaĝaro estis fermita kun mesaĝo montrita dum du tagoj kiu deklaris ke la retejo estas ĝisdatigata. Ĉiuj arkivitaj novaĵoj kaj enhaveroj fariĝis nealireblaj aŭ estis neniigitaj. Ekde la 7-a de marto 2016, la retejo estas fermita entute.

Du tagojn pli poste aperis la unua registare kontrolita papera eldono, kun neniu mencio pri la okazaĵoj de la transpreno. Sur la frontpaĝo legeblis serio de oficialaj registaraj artikoloj kaj bildo de la ridetanta ŝtata prezidanto Recep Tayyip Erdoğan.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mucahit Bilici: "La Fethullah-Gülen-Delokigo kaj Ĝia Politiko de Prezento en Turkio", Islamana Mondo, volumo 96, 1-a eldono, januaro 2006, p. 14.
  2. Ĉiusemajna cirkulada raporto por turkaj ĵurnaloj - Fonto: YAYSAT. Arkivita el la originalo je 2012-11-11. Alirita 2007-01-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]