Zamenhofa Tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Zamenhofhead.jpg
L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, kies naskiĝtago estas festata kiel la Zamenhofa tago

La Zamenhofa tago (15-a de decembro) estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en la Esperanto-kulturo. En tiu tago esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhofa tago al Kristnasko instigas la kunvenintojn interŝanĝadi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri L. L. Zamenhof. La Esperanta Civito registras la Zamenhofan tagon en sia konstitucio kiel la Tagon de la Esperanto-kulturo.

Alternativa dediĉo

Kelkaj Esperanto-parolantoj, ne volante tro-celebri la akirojn de unusola homo, proponis celebradon de la 15-a de decembro anstataŭe kiel de Tago de Esperanto-literaturo (aŭ Tago de Esperanto-libro, Esperanto-Librotago). Tial ili kuraĝigas Esperanto-organizojn kiuj okazigas renkontiĝojn dum tiu tago al aldoni libro-recenzonpoem-deklamadon en la programon, aŭ al anonci publikigion de nova libro. Aŭ, ĉe la nivelo de unuopulo, oni povas aĉeti libron aŭ komenci novan libron aŭ per simila taŭga maniero celebri la Esperanto-literaturon en tiu tago.

Origino de la tradicio

La tradicio devenas jam de la 1920-aj jaroj, kiam laŭ propono de diversaj intelektuloj kaj aktivuloj (interalie Julio Baghy kaj Nikolao Nekrasov), la 15-a de decembro estis elektita kiel Esperanto-festotago.

Eksteraj ligiloj