Zanda dinastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskeo Vakil, Ŝirazo. Konstruaĵo de la zanda dinastio
Erama Ĝardeno en Ŝirazo estas 18a-jarcenta konstruaĵo nome heredo de la Dinastio Zand.

La Zanda dinastio (perse: سلسله زندیه) regis en la sudo kaj centro de Irano inter 1750 kaj 1794. La kurda tribo Zanda estis devigata de Nadir Ŝah translokiĝi ekde ĝia hejmlando en Lorestano al la orientaj stepoj de Ĥorasano.

El la nordokcidento de Persio ĝi estis fondita de Karim Ĵan Zand kiu establis la ĉefurbon en Ŝirazo 1766. Ĝi regis la regionojn Ŝirvan, Fars, Aran, Armenio kaj Kartvelio ĝis la konkero de la kaĝaroj en 1794.

Post la irana revolucio 1979, la Zanda estis la sola dinastio al kiu la nova respublika registaro ne forigis ĝiajn monumentojn kaj nomojn.

En Ŝirazo konserviĝas tiuepokaj monumentoj, kiaj la citadelo de Karim Ĵan, la pulbazaro Vakil kaj pluraj moskeoj kaj ĝardenoj. Ĉi tiu dinastio akcelis la konstruadon de la palaco de Teherano, ĉefurbo de la estonta dinastio de la kaĝaroj.