Zantedesĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zantedeskio)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Zantedesĥio
Zantedeschia elliottiana
Zantedeschia elliottiana
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Liliopsida Liliopsida
Ordo: Alismaloj Alismatales
Familio: Arumacoj Araceae
Genro: Zantedeschia
K.Koch
Specioj

28 specioj;

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Zantedesĥio estas afrotropika genro de 28 specioj de florplantoj en la familio de aracoj, indiĝena en suda Afriko de Sud-Afriko al Malavio. La kutima, ordinara nomo de la genro estas ofte kalao, sed tio estas konfuziga, erara.

Ili estas rizomaj herboj kun grando de 1-2,5 m kaj kun folioj longaj 15-45 cm. La floroj formas spadikon, kun larĝa, brilkolora brakteo, ĉirkaŭanta la infloreskon.

Specioj
  • Zantedeschia aethiopica -
  • Zantedeschia odorata
  • Zantedeschia albomaculata -
  • Zantedeschia elliottiana - flavflora zantedesĥio
  • Zantedeschia jucunda
  • Zantedeschia pentlandii
  • Zantedeschia rehmannii - rozkolora zantedesĥio


La flavflora zantedesĥio kreskas ĝis 50-100 cm, floradas de majo ĝis aŭgusto, bezonas 22-25 Celsiuson dum kresko, la tubero 6-8 Celsiuson vintre. Ĝi bezonas abundan akvumadon, oni povas multobligi ĝin en januaro per semado de grajno aŭ per flanka tubero. Dum ripoza tempo, la floro tute ne (apenaŭ) bezonas akvon. La unua florado okazas en la 3-a jaro.

Galerio[redakti | redakti fonton]