Zanzibaro (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zanzibaro
urbo • urbego
Administrado
Lando  Tanzanio
Demografio
Loĝantaro 709 809  (2022) [+]
Geografio
Geografia situo 6° 10′ S, 39° 12′ O (mapo)-6.166666666666739.2Koordinatoj: 6° 10′ S, 39° 12′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Zanzibaro (Tanzanio)
Zanzibaro (Tanzanio)
DEC
Zanzibaro
Zanzibaro
Situo de Zanzibaro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zanzibar City [+]
vdr

Zanzibaro (svahile Jiji la Zanzibar) estas urbo sur insulo Zanzibaro kaj la ĉefurbo de regiono Urba-Okcidenta Zanzibaro.


La urbo situas ĉe la okcidenta bordo, konsistigas distrikton en la regiono kaj havas 206 292 loĝantojn. Ĝis la federiĝo de Zanzibaro kaj Tanganjikio al Tanzanio en 1964 ĝi estis ĉefurbo de la zanzibara respubliko. Ankaŭ nun ĝi estas konsiderata ĉefurbo de la federacia parto konsistanta el la insuloj Zanzibaro kaj Pembo.

La historia urbokerno de Zanzibaro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO, kies domoj grandparte konsistas el korala ŝtono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la regado de portugaloj en la loko de la nuna urbo estis ne tre signifa setlejo; nur kiam en 1832 Said ibn Sultan de Omano decidis tien ĉi transmeti sian rezidejon kaj en 1840 efektivigis la decidon, la urbo ekprosperis. Ĝi iĝis centro de komerco pri sklavoj kaj kariofiloj.

En 1890 Britio aneksis la insulon kiel protektejon. Kiam en 1896 mortis la reganto, lia filo pretendis la tronon, sed kapitulacis post 38 minutoj, post kiam brita ŝipo bombadis lian palacon. En 1897 britoj perforte finis la komercadon pri sklavoj, kiu jam de 1873 estis formale malpermesita.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]