Zapata Duoninsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zapata Duoninsulo vidata el spaco (falsaj koloroj)

Zapata Duoninsulo (hispane: Península de Zapata) estas granda duoninsulo en suda Matanzas, okcidenta Kubo, ĉe 22.30° N 81.38° Ok. Ĝi estas la plej granda duoninsulo de la lando kaj enhavas la plej grandan kaj malplej loĝatan municipon de la insulo.

La Nacia Parko Ciénaga de Zapata estas situanta sur la duoninsulo. Tie eblas trafi kaj endemiojn kaj migrantajn speciojn.

Ĝi estas situanta sude de Ensenada de la Broa, oriente de la golfo de Batabano kaj norde de la Golfo de Cazones. La Golfo de Porkoj markas ĝian orientan limon. En la nordo, ĝi estas limigita per la aŭtovojo nome Carretera Central (Centra Ŝoseo).